tradukoj: be bg de el en es fr hu it nl pt ru sv tr

*gant/o

*ganto

TEKS Vesto por la mano: li detiris siajn ŝamajn gantojn [1]; (figure) ĵeti al iu la ganton (alvoki al batalo, defii) [2]; (figure) levi la ganton (akcepti la batalon, la defion). [3]. VD:mufo.

ganti

(tr)
Surmeti ganton al iu: sin ganti.

gantisto

Faristo aŭ vendisto de gantoj: tio estis metiejo de gantisto; ili eniris [4].

ferganto

MILHIS Ganto el ferlamenoj, uzata de mezepokaj kavaliroj.

duonganto

TEKS Ganto kovranta la manon nur ĝis la dua falango de la fingroj, lasanta la pintojn liberaj.

pugnoganto

TEKS Ganto kovranta unupece la manon, kaj aparte nur la dikan fingron. la vilaĝano kun grandaj pugnogantoj sur la manoj sidis en sia glitveturilo kaj batadis per la brakoj sian korpon, por forigi la malvarmon [5].

tradukoj

anglaj

~o: glove.

belorusaj

~o: пальчатка; ~i: надзець пальчатку.

bulgaraj

~o: ръкавица.

francaj

~o: gant; ~i: ganter; ~isto: gantier; fer~o: gantelet; duon~o: mitaine; pugno~o: gant de boxe, moufle. ĵeti al iu la ~on: jeter le gant à qn; levi la ~on: relever le gant.

germanaj

~o: Handschuh; ~i: Handschuhe anziehen; ~isto: Handschuhmacher; fer~o: Kampfhandschuh, Panzerhandschuh, Eisenhandschuh; pugno~o: Fäustling.

grekaj

~o: γάντι.

hispanaj

~o: guante.

hungaraj

~o: kesztyű; ~i: kesztyűt húz; fer~o: vaskesztyű; duon~o: félkesztyű, ujjatlan kesztyű. ĵeti al iu la ~on: kesztyűt dob; levi la ~on: felveszi a kesztyűt.

italaj

~o: guanto; ~i: inguantare, mettere i guanti a; ~isto: guantaio; fer~o: manopola (guanto di ferro), guanto di ferro; duon~o: mitena, mezzoguanto; pugno~o: muffola.

nederlandaj

~o: handschoen; ~i: de handschoen(en) aantrekken; ~isto: handschoenmaker; fer~o: pantserhandschoen, maliënhandschoen; duon~o: handschoen zonder vingers; pugno~o: bokshandschoen. ĵeti al iu la ~on: de handschoen toewerpen; levi la ~on: de handschoen opnemen.

portugalaj

~o: luva; ~i: calçar luvas a; ~isto: fabricante de luvas, vendedor de luvas; fer~o: guante; duon~o: meia-luva, mitene.

rusaj

~o: перчатка; ~i: надеть перчатку; fer~o: латная перчатка; duon~o: перчатка без пальцев, митенка.

svedaj

~o: handske, vante.

turkaj

~o: eldiven; ~isto: eldivenci (eldiven yapan yada satan); pugno~o: boks eldiveni.

fontoj

1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto,
3. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto,
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, kupra porko
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, historio de la jaro

[^Revo] [gant.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2010/06/06 16:30:56 ]