tradukoj: be de el en fr hu nl pt ru tr

gis/i

gisi

TEK
1.
Fari objekton el fandebla materialo (metalo, vakso ktp), verŝante likvan fanditan substancon en malplenan ujon (gisformon), kaj lasante ĝin tie solidiĝi kaj akcepti la formon de tiu muldilo: gisi pafilegon, statuon; kune ili (Van Eyck kun la sonorilgisistoj Peter kaj François Hemony) gisis la unuan bone agorditan kariljonon [1]; ĝardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado [2]; vitroŝrankoj el gisita vitro nur kovriĝis per roso [3]; (figure) ĉiuj konsuloj estas gisitaj en la sama muldilo kiel preskaŭ ĉiuj oficistoj [4].
2.
(evitinde) (malofte) =elfandi1
Rim.: Probable la PV-aŭtoroj ne sciis la germanan etimon, kaj ies esperantlingvan klarigon per la zamenhofa elfandi2 ili nature miskomprenis laŭ la esperantece memtrudiĝanta senco elfandi1; la PV-difino eĉ entenas la vorton „enfandi“ tiusencan: „elfandi feron, verŝante (t.e. ŝutante ― S.P.) ferminaĵon kun karbo en specialajn fornegojn“. Tio pruvas, kiom erariga estas la koncerna uzo Zamenhofa. Praktike oni ne uzas „gisi“ tiusence; kaj la ekzemploj pri gisado en PV („seksabla gisado“ ktp) ŝajnas aludi la muldilojn. PIV tute ignoris la verbon gisi (malgraŭ ĝia reala ekzisto); kaj kontraŭe al la reala uzo, donas al la radiko substantivan karakteron (kaj la signifon gisfero). [Serfio Pokrovskij]

gisado

Ago gisi: seksabla, verdsabla gisado; tera gisado; la ordeno (krucista) aparte fieris pri gisado de grandegaj kanonoj [5].

gisaĵo

1.
Fabrikaĵo muldita per gisado: ĝi (skulptaĵo de ĉamo) estas metala gisaĵo, kiun al la urbo dediĉis barono Heindrick von Lützow, ŝatanta statuojn de bestoj [6].
2.
=gisfero

gisisto

TEK
1.
Metiisto pri gisado: Johano konstatis, ke tiutempaj forĝistoj kaj gisistoj estis same lertaj, kiel la nuntempaj. Arne komentis, ke ili certe havis pli grandan senton por belo ol la nunaj [7]; Gagarin finis kun merito metian lernejon kun la profesio muldisto-gisisto [8].
2.
=fandisto1

gisfero

Fera alojo kun relative granda enteno de karbono (pli ol 2%), silicio (pli ol 1,5%) kaj aliaj materialoj (precipe mangano, kromo, nikelo): la griza gisfero kiel materialo por lagrokusenoj estas tre sentema je malbona ŝmirado [9]; onidire ili havis kolosajn submarajn idolojn el gisfero, kiujn ili igis al si fari ĉe Armstrong aŭ Krupp [10].

giso

1.
=gisado
2.
=gisaĵo
3.
=gisfero

tradukoj

anglaj

~i 1.: cast; ~fero: cast iron. griza ~fero: grey cast iron.

belorusaj

~i 1.: ліць (мэтал), адліваць (мэтал).

francaj

~i 1.: couler; ~i: fondre; ~ado: fonte; ~aĵo 2.: fonte.

germanaj

~i 1.: gießen; ~ado: Gießen; ~aĵo 1.: Guss; ~isto 1.: Gießer; ~fero: Gusseisen.

grekaj

~fero: χυτοσίδηρος.

hungaraj

~i 1.: önt.

nederlandaj

~i: gieten; ~ado: het gieten; ~aĵo: gietijzer.

portugalaj

~i: fundir (ferro); ~ado: fundição (ação de fundir ferro); ~aĵo: gusa.

rusaj

~i 1.: лить (формовать), отливать (металл и т.п.); ~ado: литьё (процесс); ~aĵo 1.: отливка, литьё (изделие); ~isto 1.: литейщик; ~fero: чугун. griza ~fero: серый чугун.

turkaj

~fero: dökme demir.

fontoj

1. Vikipedio, Van Eyck
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap.5a
3. I. Efremov: La nebulozo de Andromedo, Ĉap. 14a
4. B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo, Ĉap. 10a
5. H. Gorecka: Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando, La Ondo de Esperanto, N-ro 134 (2005:12)
6. Altaĵo de Cerva SaltoVikipedio
7. S. Engholm: Vivo vokas, INKO elibro, 2001. Ĉap. 4a, p. 79
8. GAGARIN Jurij Alekseeviĉ, Rusia kosmonaŭtiko
9. J. Mužlay: Maŝinfako ― Pri elementoj, 13.2.1 Lagrokusenoj kaj pivotingoj
10. K. Čapek, tr. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, ISBN 91-7303-168-2. Libro 2a, ĉap. 2a. P. 199

administraj notoj

pri ~i:
        La tradukoj fr, nl, pt bezonas revizion -- kaj probable
        relokigon. [Sergio]
      

[^Revo] [gis.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2010/01/14 18:26:43 ]