Likvigi per varmo solidajn korpojn:
fandi metalonB, vakson, buteronB,
neĝon;
unu posttagmezon fulmofandis sur Kapitolo
bronzan statuon de Cereso
[2];
(figure)
la sunofandas la asfalton
[3];
(figure)
Mi ne scias, mi nur sentas, kaj turmento fandas min
[4].
2.
elfandi1
el ŝtono oni fandas la kupron
[5];
arĝento, purigita en tera fandujo kaj
sepfoje
refandita
[6].
3.
gisi1
li fandis por ĝi kvar orajn ringojn sur ĝiaj
kvar anguloj
[7];
ili faris al si fanditan bovidon kaj adorkliniĝis al
ĝi
[8].
Rim.:
Laŭ UV kaj uzo Zamenhofa,
fandi statuon
povas havi tute kontraŭajn signifojn:
krei (gisi) statuon; aŭ malkrei (likvigi, disfandi)
statuon. Tia konfuzo estas malakceptebla en racia lingvo
kaj ŝoka por esperantistoj kies hejma lingvo neniam
konfuzas tiujn kontraŭojn. Tial jam en PV aperis pli
preciza
verbo gisi (prunto el la germana) ― cetere, mise
difinita.
Fojfoje Zamenhof provis eviti tiun ĝenon uzante la
derivaĵon
elfandi2; tio tamen prezentas
alian problemon, ĉar laŭ la lingva logiko tia
formo devas
havi la signifon „ekstrakti per fando“ (kaj tia
logika uzo estas fakte atestita).
Menciindas, ke en UV la indikitan konfuzon prezentas la
tradukoj franca, germana kaj angla; dum la tradukoj rusa kaj
pola donas nur la ĉefsencon likvigi.
[Sergio Pokrovskij]
fandado, fando
1.
La ago fandi1 (likvigi):
la fando de plumbo ne postulas multe da varmo
[9].
Flueciĝi per varmo:
vakso fandiĝas de fajro
[10];
fandiĝanta kandelo.
degeli,
solviĝi.
2.
(figure)
Kormoliĝi, morale malfortiĝi:
fandiĝi pro (aŭ de) kompato;
ŝia animo fandiĝis pro plezurego;
lia fiereco fandiĝis en la
humiliĝojZ.
3.
(figure)
Malaperi kunkonfuziĝante:
ĉio fandiĝis en pala krepusko
[11];
la nuboj fandiĝas kun la horizonto.
forflui,
perdiĝi,
disneniiĝi.
fandisto
1.
Laboristo aŭ fakulo pri
fandado2:
vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne
apartiĝis
[12].
2.
gisisto1
per honto kovriĝis ĉiu fandisto kun sia statuo,
ĉar
lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne havas
en si spiriton
[13].
disfandi, forfandi
(tr)
Malaperigi:
lumaj radioj disfandis la rigidecon de ŝiaj
trajtojZ;
la montoj tremas antaŭ Li, la montetoj
disfandiĝas
[14];
tia konduto forfandis la antaŭjuĝojn de la
nobelaroZ;
la tempo forfandis tiun rigidan indiferentecon.
elfandi
(tr)
1.
Ekstrakti per fandado:
elfandi metalon el erco;
elfandi vakson el ĉelaro;
elfandi plumbon el alojo;
elfandi lardon;
(figure)
ekzistas ankaŭ kiuj opinias, ke nun ĝi
(la Eklezio) estu ĵetita en fornon, por ke
la
pura oro estu elfandita
[15].
2.
gisi1
cent kikaroj da arĝento estis uzitaj por elfandi la
bazojn
de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno
[16].
kunfandi
(tr)
1.
Miksi per fandado:
fero ne kunfandiĝas kun argilo
[17];
(figure)
pli aŭ malpli frue la ideoj de la esperantismo kaj
pacifismo tute kunfandiĝosZ(sendiferenciĝos);
(figure)
kunfandiĝo de nacioj en pli larĝan
unuon;
(figure)
kunfandiĝantaj (harmonie intermiksitaj)
koloroj.
alojo
2.
Kunigi plurajn ordigitajn datumarojn (listojn, dosierojn)
tiel, ke la rezulto havu tian saman ordon:
tiuj jaraj aldonoj kunfandiĝos fine en
„Universala
Vortaro plenigita“
[18]
Ĉe vortfarado,
tia unuiĝo de kombinataj vortelementoj ke ne plu eblas
indiki limon inter ili:
en la latina „rex“ x prezentas kunfandon
de la
radika konsonanto -g kun la nominativa
finaĵo.