tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

2gotik/a

gotika

1.
Konforma al gotiko: restaŭrinto de gotikaj katedraloj kaj palacoj [1].
2.
TIP Gotikaj literoj, daŭre uzataj orname, havas angulajn formojn, abruptajn kontrastojn, kaj taŭgas por densa enpaĝigo: malfacile distingeblaj gotikaj literoj [2].

gotiko

ARKIBELA
Arta stilo franc-devena, prospera de la 12a ĝis la 15a jarcento en Eŭropo, precipe en Anglujo, Francujo, Nederlando, Germanujo, favoranta altajn, mallarĝajn formojn, en konstruaĵoj pintarkojn kaj vitralojn: la nuna preĝejo de Sankta Anna estis konstruata dum la prospero de gotiko kaj finkonstruita en la jaro 1581 [3].

tradukoj

anglaj

~a: gothic; ~o: gothic style.

belorusaj

~a: гатычны; ~o: готыка, гатычны стыль.

francaj

~a: gothique (adj.); ~o: style gothique.

germanaj

~a: gotisch; ~o: Gotik.

hispanaj

~a: gótico.

hungaraj

~a 1.: gótikus; ~a 2.: gót; ~o: gótika, gótikus stílus.

nederlandaj

~a: gotisch, gotiek.

portugalaj

~a: gótico; ~o: estilo gótico.

rusaj

~a: готический; ~o: готика.

fontoj

1. Augusto Casquero: 2002 - Internacia jaro de Antoni Gaudí, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 18a
2. Sergej Derevjannyĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj? (I. Maier, W. F. Pilger, Duamana traduko por la Rusa Caro), Monato, jaro 2001a, numero 11a, p. 30a
3. Last: Preĝeja jubileo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p. 17a

[^Revo] [gotik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2009/08/27 16:33:36 ]