tradukoj:
be br ca cs de en es fr hu it nl pl ru sk sv
*ark/o [1]
*arko
- 1.
-
Objekto havanta formon de parto de cirklo aŭ de simila
kurbo:
arko de volbo, de fenestro;
apoga, deŝarĝa, ronda, duoncirkla, triloba arko;
arko pinta, rompita (ogivo);
mian arkon
(ĉielarkon) mi metas en la nubon
[2].
- 2.
- a)
- [3]
Segmento de
kurbo, precipe de
cirklo:
arko estas ĉiam pli longa ol
ŝnuro kun samaj randoj;
orto
detranĉas sur cirklo kun
centro en ĝia
vertico
arkon egalan al kvarono de la tuta
cirkonferenco.
Rim.:
Oni ne konfuzu la arkon, segmento
de cirklo 1, kun la
segmento de
cirklo 2.
- b)
- [4](evitinde)
Arko 2.a,
detranĉita sur cirklo fare de
centra angulo kaj konvencie
identigita kun ĝi.
arksinuso,
arkkosinuso,
arktangento,
arkkotangento,
arksekanto,
arkkosekanto.
Rim.:
Tiu senco aperas nur en neregulaj kunmetaĵoj de la tipo
„arksinuso x“, kiuj estas
interpretendaj
kiel „la arko (angulo), kies sinuso egalas al
x“.
Ĉi-sence [5] registris novan radikon
„arkus“, sed nekonsekvence mencias
„sinusarko“
sub „arko“. La neologismo „arkuso“ ne
aspektas
tre utila por tiom marĝena uzo. Eĉ se konsideri la eblan
sencovastigon al „mezuro de angulo“, kiun proponis
[6], restas la fakto, ke
ĉio ĉi ne solvas la ĉefan problemon, t.e. la
neregulecon de la kunmetaĵoj uzantaj tiun nocion.
Supozeble tial „arkuso“ aperas kiel evitinda en
[7]. Pli lerta estis la propono de
[8] uzi la
prefikson
„mal-“ ĉi-sence (do
malkosinuso,
ktp), sed
ĝi ŝajne ne enradikiĝis.
- 3.
-
Luma arko formiĝanta inter du apartigitaj karbaj polusoj:
arklampo, arklumo.
arki
-
Stari laŭ formo de arko:
vasta kavo ... arkis alte super iliaj kapoj
[9].
*arkaĵo
-
Arkforma konstruaĵo:
triumfa, bonvena arkaĵo;
tio ĉi estas speco de ponto kun grandega arkaĵo
[10];
(figure)
la ĉiela arkaĵo (volbo).
arkaĵaro
- arkadaro
arkigi
(tr)
-
Igi arkoforma:
arkigi (fleksi) branĉon, la brovojn;
la kato arkigis la dorson.
ĝibo
apogarko
-
Arkaĵo servanta por apogi muron, konstruaĵon kontraŭ
elfalo:
la gotikaj katedraloj havas grandajn ornamitajn apogarkojn.
ĉielarko
-
Sepkolora arko sur la ĉielo post pluvo:
la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel
la
suno
[11].
lunarko
-
Aspekto de la luno, kiam videblas eta, arkoforma parto de ĝi
komence aŭ fine de ĝia ciklo:
nun restis nur eta parto de la Luno lumigita, nur eta
lunarko
[12].
krescento
pafarko
-
Arkoforma armilo
por
pafi sagojn:
prenu do nun viajn armilojn, vian sagujon kaj vian pafarkon,
kaj iru sur la kampon kaj ĉasu por mi ĉasaĵon
[13];
(figure)
trostreĉi la pafarkon (tropostuli).
pintarko
-
Arkaĵo kun formo de du kurboj sin renkontaj je meza
pinto:
preĝejoj ... kun altaj turoj kaj pintarkaj
fenestroj
[14].
ogivo
pluvarko
- ĉielarko
vestarko
-
Rigida arko proksimume duŝultro-forma,
provizita per hoko, por pendigo de vestoj:
li tamen faligis kelkajn vestarkojn, li ĉiam faligis ilin
kiam li klopodis esti silenta
[15].
tradukoj
anglaj
~o 1.:
arch;
~o a:
arc;
~o 3.:
arc;
~aĵo :
arch;
~aĵaro :
arcade;
~igi:
arch, bend, camber, curve, hump;
apog~o:
flying buttress;
ĉiel~o:
rainbow;
paf~o:
bow;
pint~o:
ogive;
pluv~o:
rainbow.
~lampo:
arc lamp.
belorusaj
~o:
дуга;
~aĵo :
арка;
~aĵaro:
аркада;
~igi:
сагнуць у дугу, выгнуць;
ĉiel~o:
вясёлка;
lun~o:
паўмесяц, серп месяца;
paf~o:
лук;
pluv~o:
вясёлка.
bretonaj
lun~o:
loargresk.
ĉeĥaj
~o:
oblouk.
francaj
~o a:
arc;
~o:
arc;
~i:
s'arquer, former un arc;
~aĵo :
arc, arche, voute;
~igi:
arquer;
apog~o:
arc-boutant;
ĉiel~o:
arc-en-ciel;
lun~o:
croissant;
paf~o:
arc;
pint~o:
arc brisé;
pluv~o:
arc-en-ciel;
vest~o:
cintre (à vêtements).
~lampo:
lampe à arc.
germanaj
~o 1.:
Bogen;
~o a:
Bogen, Kreisbogen, Bogenlinie, Krümmung;
~o 2.:
Bogen;
~o 3.:
Bogen, Lichtbogen;
~o:
Bogen;
~aĵo :
Bogen;
~aĵaro :
Arkade, Bogenreihe;
~igi:
krümmen, biegen;
apog~o:
Bogenstütze;
ĉiel~o:
Regenbogen;
lun~o:
Mondsichel, Halbmond;
paf~o:
Schießbogen, Flitzebogen;
pint~o:
Spitzbogen;
pluv~o:
Regenbogen.
hispanaj
~o:
arco;
~i:
tener forma de arco, estar o levantarse en forma de arco (se puede
traducir como "arquearse" pero no implica una acción; solo se usa
cuando algo ya está arqueado);
~aĵaro :
arcada (arquitectura);
~igi:
arquear;
ĉiel~o:
arcoíris;
vest~o:
percha.
hungaraj
~o 1.:
ív;
~o a:
körív;
~o:
fényív;
~aĵo :
ívezet, boltív;
~aĵaro :
árkádsor;
~igi:
ível, görbít;
apog~o:
támív;
ĉiel~o:
szivárvány;
lun~o:
holdsarló;
paf~o:
íj;
pint~o:
csúcsív;
pluv~o:
szivárvány.
italaj
~o:
arco;
~i:
inarcarsi, aver forma d'arco, archeggiare (intr.);
~igi:
inarcare, arcuare, archeggiare (tr.);
apog~o:
contrafforte;
ĉiel~o:
arcobaleno;
lun~o:
mezzaluna;
paf~o:
arco (arma);
pint~o:
costolone, ogiva (arch.);
pluv~o:
arcobaleno;
vest~o:
attaccapanni, gruccia (appendiabiti).
katalunaj
~o:
arc;
~i:
arquejar-se, tindre forma d'arc;
~aĵo :
arc (arq.);
~aĵaro :
arcada;
~igi:
arquejar, corbar;
apog~o:
arcbotant;
ĉiel~o:
arc de Sant Martí;
lun~o:
creixent, minvant;
paf~o:
arc (arma);
pint~o:
ogiva;
pluv~o:
arc de Sant Martí;
vest~o:
penja-robes.
~lampo:
làmpada d'arc;
la ĉiela ~aĵo:
la volta del cel.
nederlandaj
~o a:
boog;
~o:
boog;
~aĵo :
boog;
~aĵaro:
arcade;
~igi:
krommen, buigen;
apog~o:
steunbeer;
ĉiel~o:
regenboog;
paf~o:
boog;
pint~o:
spitsboog;
pluv~o:
regenboog.
polaj
~o a:
łuk;
lun~o:
sierp księżyca, rogal księżyca.
rusaj
~o a:
дуга;
~o:
дуга;
~aĵo :
арка;
~aĵaro:
аркада;
apog~o:
подпорная арка, арочный контрфорс;
ĉiel~o:
радуга;
lun~o:
лунный серп;
paf~o:
лук (оружие);
pint~o:
стрельчатый свод;
pluv~o:
радуга.
~lampo:
дуговая лампа.
slovakaj
~o:
oblúk;
ĉiel~o:
dúha;
pluv~o:
dúha.
svedaj
~o 1.:
båge;
~o a:
båge;
~o 3.:
ljusbåge;
~i:
bilda en båge;
~aĵo :
båge;
~aĵaro:
arkad;
~igi:
böja;
ĉiel~o:
regnbåge;
lun~o:
månskära;
paf~o:
pilbåge;
pint~o:
spetsbåge;
pluv~o:
regnbåge.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 9:133.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 284.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro5.
Plena Ilustrita Vortaro6.
R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §267.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro8.
Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 639.
L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la kavo de la
draketoj“10.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, la loĝejoj
de
la termitoj11.
La Nova Testamento, Apokalipso 10:112.
W. Cayzac:
La unua plena luneklipso..., 200113.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:314.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, sovaĝaj cignoj15.
T. Jansson, trad. A. Nordström:
La granda vojaĝo, [2006]
[^Revo]
[ark.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.42 2012/02/18 10:10:10 ]