Frapi por tranĉe dispartigi per akra ilo:
per hakilo ni hakas
[2];
haki arbon, bovokorpon;
haki per glavoZ;
haki pajlon, viandon (distranĉi en
pecetojn).
2.
Maldelikate tranĉi kvazaŭ per batado de hakilo:
elhaki sian vojon tra arbaro
(trabati);
vojo trahakita en ŝtonegoj;
ĉirkaŭhaki (malkrudigi, prepare
formi) statuon;
(figure)
hakita voĉo, prononco, parolo
(spasme interrompita, ne interligita);
li diris per glacie malvarma, akre hakata
tonoZ;
hakita stilo (tro mallongfraza, sen sufiĉa
interligiteco);
hakmaniere paroli.
3.
Difekti aŭ detrui kvazaŭ per batado de hakilo:
la hajlo hakis la rikoltojn, la grenojn;
(figure)
troa laboro subhakis lian farton
(subfosi).
hako
Hakilbato:
unu hako kverkon ne faligas
[3]hako post hako estas la plej efika atako
(atingi celon per ripetitaj penoj kaj provoj)[4]
hakado
Ago haki:
(frazaĵo)
hakado de ligno donas
lignerojn
(iuj aferoj neprigas perdojn)[5].
hakilo
1.
Instrumento por haki, konsistanta el larĝa, dika, peza
klingo padelforma kaj pli-malpli longa tenilo:
per hakilo ni hakas, per segilo ni segas
[6];
hakilo de arbohakisto, ĉarpentisto;
hakileto de hejtisto, de lignoŝufaristo;
hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo
(malgraŭ liaj penoj li ne sukcesas venki la
baron)[7]adzo,
toporo
2.
Diversforma fraptranĉa instrumento por distranĉi en
pecetojn:
hakilo por pajlo, viando.
arbohakisto
Metiisto, kiu faligas arbojn.
batalhakilo
Hakilforma armilo:
tamen ĉirkaŭ 3,5 jarmiloj antaŭ nun la stepanoj akiris
modernajn batalhakilojn, kaj kombininte ilin kun la
avantaĝoj de la ĉevalo rapide konkeris vastajn
teritoriojn en Turano, Irano kaj Hindio oriente, Anatolio
kaj Balkanio sude, la tuta Eŭropo ĝis Irlando okcidente
[8];
sed eraras la friponoj, ĉar la batalhakilo hakos
reen, al ilia propra kapo
[9].
Haki ĉe la ĉirkaŭo, por
doni ĝustan formon:
li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki
ŝtonojn por la konstruado de la domo de Dio
[10];
la viroj, kiuj revenis el la militiro, rakontis pri
la belegaj temploj el ĉirkaŭhakitaj multekostaj ŝtonoj
[11].
dehaki
(tr)
Forigi per hakilo, preni hakante, faligi hakante:
[se] ŝi etendos sian manon kaj kaptos
lian hontan parton, tiam dehaku ŝian manon
[12];
Abimeleĥ prenis hakilon en sian manon
kaj dehakis branĉon de arbo
[13];
dehaki kverkon;
post la dehako [de kverko]
restas ankoraŭ radiko
[14].