tradukoj: be de el en es fr hu nl pt ru

*fos/i

*fosiTEZ

(tr)
1.TEZ
Fari kavaĵon eltirante teron: fosi teronB, rokon, sablon; fosi kanalonZ, kavaĵonZ, putonB, tombon; ili fosis antaŭ mi foson [1]. VD:bori, kavigi, plugi
2.TEZ
(figure) Profunde esplori demandon: filozofie fosi en teoriojZ.

fosado

Ago fosi.

fosaĵoTEZ

Fosita, ordinare longa kavaĵo. VD:galerio, minejo, puto, sulko, ŝakto, tombo, tranĉeo

*fosilo

Ĉia ilo por fosi: per fosilo ni fosas [2].

ĉirkaŭfosi

(tr)
Fosi ĉiuflanke: li ĉirkaŭfosis [sian ĝardenon], senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn [3]; mi hastis antaŭen por vidi ĝin plaŭdi en la ĉirkaŭfosaĵon tuj antaŭ la fermita levponto [4].

disfosi

(tr)
Malferme fosi, difektante la surfacon: disfosi la teronZ; duone disfosita pavimo el brikoj [5].

enfosi

(tr)
Fosi por enterigi.

elfosi

(tr)
Elterigi, eltiri per fosado: elfosisto de trezoroj.

elfosado

ARKE Elmeto de subteraĵoj trovitaj per foso: la grandskalaj elfosadoj postulas la kunlaboron de pluraj arkeologoj kaj aliaj fakuloj [6]

prifosado

ARKE Esplorado de la grundo por trovi subteraĵojn.

subfosiTEZ

(tr)
1.TEZ
Fosi sube de io.
2.
(figure) Kaŝe prepari la ruinigon, la malsukceson de; perfide malutili al, nevideble iom post iom difekti: tia metio subfosas la sanon; la trolaboro, la ĉagreno subfosas lin; subfosi per kalumnioj la reputacion de iu; kelkaj personoj komencis subfosadi la aŭtoritaton de niaj kongresojZ; tiaj komplotoj subfosis la potencon de la regno.

trafosi

(tr)
Bore fosi kaj esplori, truigante la materialon: ne provizu al vi trezorojn sur la tero, ... kie ŝtelistoj trafosas kaj ŝtelas [7].

pikfosiloTEZ

=pioĉo

platfosiloTEZ

AGR=ŝpato

serĉfosi

(tr)
1.TEZ
=fosi 2
2.
(figure) Serĉi ion kaŝitan: serĉfosi en sia poŝoZ.

urĝa prifosado

ARKE Esplorado de grundo por trovi savindaĵojn, antaŭ ol oni detruos pro konstruado: de la 21a ĝis la 25a de decembro, 2002, ĉinaj arkeologoj faris urĝan prifosadon de tombaro Jiuliandun, Hubei-provinco [8].

tradukoj

anglaj

~i: dig; ~ado: digging; ~aĵo: ditch, hole, trench; ~ilo: digging implement, shovel, spade; en~i: bury; el~i: dig out, dig up, excavate; el~ado: excavation; sub~i: undermine; tra~i: dig through; pik~ilo: pick, pickaxe; plat~ilo: spade; serĉ~i: excavate; urĝa pri~ado: excavate.

belorusaj

plat~ilo: рыдлёўка, лапата, жалязьняк.

francaj

~i: creuser, approfondir, foncer (creuser), fouiller, retourner; ~ado: creusage, creusement; ~aĵo: fosse, tranchée; ~ilo: pelle; ĉirkaŭ~i: creuser, défoncer (creuser de toutes parts), retourner; dis~i: défoncer, éventrer (en creusant); en~i: enfouir, ensevelir; el~i: découvrir, dégager, exhumer, extraire; el~ado: exhumation; pri~ado: fouille (d'un terrain); sub~i: affouiller, miner, saper; tra~i: percer en creusant; pik~ilo: pioche; plat~ilo: bêche; serĉ~i: fouiller; urĝa pri~ado: fouille de sauvetage. ĉirkaŭ~aĵo: fossé, douves.

germanaj

~i: graben; ~ado: Graben, Grabung; ~aĵo: Graben; ~ilo: Grabwerkzeug, Schaufel, Spaten; en~i: eingraben; el~i: ausgraben; el~ado: Ausgrabung; sub~i: untergraben; pik~ilo: zweizinkige Hacke, Kreuzhacke; plat~ilo: Spaten.

grekaj

plat~ilo: σκαπάνι.

hispanaj

~i: excavar; ~ado: excavación; ~aĵo: excavación.

hungaraj

~i: ás; ~ado: ásás; ~aĵo: árok; ~ilo: ásó; ĉirkaŭ~i: körbeás; dis~i: szétás; en~i: beás, beleás; el~i: kiás; el~ado: kiásás, ásatás; pri~ado: megkutat (ásatással); sub~i: aláás; tra~i: (ásással) átkutat; pik~ilo: kapa; plat~ilo: ásó; serĉ~i: túr, kutat, keresgél; urĝa pri~ado: leletmentő ásatás. ĉirkaŭ~aĵo: körárok, várárok.

nederlandaj

~i: graven; ~ado: graafwerk; ~aĵo: kuil, greppel; ~ilo: schop, spade; en~i: begraven; el~i: opgraven, uitgraven; sub~i: ondermijnen; pik~ilo: houweel; plat~ilo: spade; serĉ~i: wroeten.

portugalaj

~i 1.: cavar, escavar, fossar, minar, revolver; ~i: esquadrinhar, escarafunchar, fuçar; plat~ilo: enxada.

rusaj

~i: копать, рыть; ~ado: рытьё; ~aĵo: яма, траншея; ~ilo: лопата; dis~i: раскопать, разрыть; en~i: вкопать, закопать, зарыть; el~i: откопать, выкопать; el~ado: выкапывание, раскапывание, раскопки; pri~ado: раскопки; sub~i: подкопать, подкапываться, делать подкоп; pik~ilo: кирка, мотыга, заступ; plat~ilo: лопата, заступ, сошник; serĉ~i: копать, копаться, рыться.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 57:6
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 5:2
4. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 25
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 10a
7. La Nova Testamento, S. Mateo 6:19
8. Ĉina Radio Internacia: Brilaj arkeologiaj elterigaĵoj en provinco Hubei, 2005-01-19

administraj notoj

pri ĉirkaŭ~i:
    La ekzemplo kun "cxirkaux~aĵo" suspektigas, ke "ĉirkaŭ~i"
    povus signifi ankaŭ "~i ĉe la ĉirkaŭo de". Indus serĉi
    ekzemplojn.
    [MB]
  
pri serĉ~i:
    Precizigi la nuancojn inter ~i 2, sercx~i 1/2, pri~i ktp. Se
    oni sercxas ion kasxitan en cxambro, cxu eblas diri, ke oni
    sercx~as la cxambron / en la cxambro? [MB]
  

[^Revo] [fos.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2011/12/31 01:10:08 ]