(tr)
Ektuŝegi iun aŭ ion per rapida forta movo (ordinare
per mano, piedo aŭ objekto permane tenata), abrupte trafi:
bati hundon, tapiŝon, tamburon;
batante la tablon per la pugno
[2];
bati sian bruston pro pento;
la maro furioze batas la digon;
altan arbon batas la fulmo[3];
vojon batitan herbo ne kovras[4];
la pluvo batas en la fenestrojn;
la horloĝo
batas (anoncas per batsono) la horon;
(figure)
sortobatita homo.
frapi.
2.
(ntr)
Esti forte kaj ripete movata:
la horo ĵus ekbatis
(estis anoncita per batsono);
la koro de Ramzes komencis vivege bati
[5];
lia koreto batadis per forto spasmaZ.
3.
(tr)
Punbati, punfrapi, mortigi:
Mi batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj
[6];
embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo
[7];
la Benjamenidoj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek
du mil homojn sur la teron
[8];
Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta
[9].
plagi,
frapi 5.
bato
1.
Ago de batanto aŭ rezulto de la ago:
ricevi batojn
[10];
doni al iu la baton de morto[11].
2.
(figure)
Subita kaj forta ago, kiu malutilas aŭ doloras al iu,
difektas aŭ ruinigas ion:
sortobato.
batado
Ago bati ripete:
la interbatado longe daŭris;
batado de tapiŝo;
batado de lakto produktas buteron
[12].
debati, forbati
Bati por forigi, faligi:
debati la kapojn al papavojZ;
neniaj mokoj debatos nin de nia vojoZ;
kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu
ĝis fino
[13].
disbati
Bati por disigi:
disbati muron;
el la tero disbatita de la piedoj fariĝis
marĉoZ;
(figure)
li revenis disbatita ne nur korpe sed ankaŭ anime;
ĉiuj liaj revoj estis krude disbatitaj;
disbati la argumentojn de iu;
lia spirito estis disbatita per kontraŭaj pasioj.
elbati
Eligi batante:
elbati fajron el ŝtonoZ;
se li elbatos denton de sia sklavo, li forliberigu tiun
kompense pro la dento
[14].
kojno.
enbati
Pene klopodi por enigi:
enbati najlon en la muron;
malpuraj malsekaĵoj sin kolektis en la enbataĵoj
de piedoj kaj hufojZ;
(figure)
enbati ideon en la kapon de iuZ.
kornobati
Vundi per bato de korno:
se bovo kornobatos viron [...], tiam oni ŝtonmortigu la
bovon
[15];
(figure)
li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj
de la tero
[16].
kunbati
Interfrapi:
kunbati la dentojnZ.
mortbati
Ĝismorte bati.
piedbati
bati per
piedpuŝo:
mi piedbatis lin en la stomakon
[17].
polmflanka bato
Bato de la preferata flanko.
rebati
Trafe kontraŭagi, kontraŭmeti:
rebati ekbaton, argumentonB;
mi povus facile per malmulte da vortoj rebati tiajn
atakojnZ.
sortobato, bato de l'
sortoZ
Neatendita, drasta malfeliĉaĵo:
ho, Dio mia, ― tiam diris mi ― kiom da mizeroj,
sortobatoj kaj malsukcesoj devas elteni naskito
[18].
svenbati
Bati tiom aŭ tiel, ke la trafito svenas:
ili sovaĝe tordis mian brakon, elpelis min kaj ekstere
svenbatis min
[19].
trabati
Bati por trairi:
trabati al si vojonZ
en la neĝo, en homamaso.
venkobati
Venki en batalo:
Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto
[20].