tradukoj: be br de el en es fr hu it la nl pl pt ru sv

*huf/o [1]

*hufo

ZOO Unu el la ungoj de diversaj mamuloj kiuj formas larĝan piedbazon aŭ la tuta piedbazo: hufo de ĉevalo, bovo, porko, kapro; ĉiun bruton kiu havas disfenditajn hufojn kaj kiu remaĉas maĉitaĵon vi povas manĝi [2]

hufumo

Hufofero: la ĉevalo ricevis orajn hufumojn po unu sur ĉiu piedo [3].

duhufa

Se paroli pri parhufulo, havanta du hufojn en ĉiu piedo aŭ havanta disfenditajn hufojn: porkoj, ŝafoj, kaj malsovaĝaj bovoj estas duhufaj.

neparhufuloj

ZOO Ordo (Perissodactyla) el la klaso mamuloj kun nepara nombro da hufoj en ĉiu piedo: Ĉevalo (1), azeno (1), zebro (1), rinocero (3), kaj tapiro (3) estas neparhufuloj.

parhufuloj

ZOO Ordo (Artiodactyla) el la klaso mamuloj kun para nombro da hufoj en ĉiu piedo: Porko, kamelo, hipopotamo, cervedoj, ĝirafo, kaj bovedoj estas parhufuloj.

unuhufuloj

=ĉevaledoj

hufobati

(ntr)
Forte bati per hufpiedo.

hufoferi

(tr)
Najli hufoferojn al ĉevalo aŭ mulo.

hufofero

Arkforma plata ferpeco, kiun oni najlas al la piedoj de ĉevaloj kaj muloj por eviti difektiĝon de la hufoj: ĝi havis formon de grandega hufofero [4].

tradukoj

anglaj

~o: hoof; du~a: cloven-footed; nepar~uloj: perissodactyls; par~uloj: artiodactyls.

belorusaj

~o: капыт; ~umo: падкова; nepar~uloj: няпарнакапытныя; par~uloj: парнакапытныя; ~obati: брыкацца, біць капытамі; ~oferi: падкаваць; ~ofero: падкова.

bretonaj

~o: botez, karn; ~umo: houarn-marc'h; ~obati: pavata; ~oferi: houarnañ; ~ofero: houarn-marc'h.

francaj

~o: sabot; ~umo: fer à cheval; nepar~uloj: périssodactyles; par~uloj: artiodactyles; unu~uloj: équidés; ~obati: piaffer, battre des sabots; ~oferi: ferrer; ~ofero: fer à cheval.

germanaj

~o: Huf; ~umo: Hufeisen; nepar~uloj: Unpaarhufer; par~uloj: Paarhufer; ~oferi: beschlagen ; ~ofero: Hufeisen.

grekaj

~o: οπλή; ~umo: πέταλο; ~ofero: πέταλο.

hispanaj

~o: casco, pezuña; du~a: bisulco, de pezuña hendida; nepar~uloj: perisodáctilos; par~uloj: artiodáctilos.

hungaraj

~o: pata; ~umo: patkó; nepar~uloj: páratlan ujjú patások; par~uloj: páros ujjú patások; unu~uloj: lófélék; ~obati: megrúg; ~oferi: patkol; ~ofero: patkó.

italaj

~o: zoccolo (di animale), unghione; ~umo: ferro di cavallo; nepar~uloj: perissodattili; par~uloj: artiodattili; ~obati: scalciare (di ungulato); ~oferi: ferrare (di cavallo o sim.); ~ofero: ferro di cavallo.

latina/sciencaj

nepar~uloj : Perissodactyla; par~uloj : Artiodactyla.

nederlandaj

~o: hoef; ~umo: hoefijzer; unu~uloj: eenhoevigen; ~obati: stampen; ~oferi: beslaan; ~ofero: hoefijzer.

polaj

~o: kopyto, racica; ~umo: podkowa; du~a: dwukopytne; nepar~uloj: nieparzystokopytne; par~uloj: parzystokopytne; unu~uloj: koniowate; ~obati: wierzgać (kopać), bić kopytami; ~oferi: podkuwać; ~ofero: podkowa.

portugalaj

~o: casco; ~umo: ferradura; unu~uloj: éqüidas; ~obati: coicear; ~oferi: ferrar (um cavalo); ~ofero: ferradura.

rusaj

~o: копыто; ~umo: подкова; nepar~uloj: непарнокопытные; par~uloj: парнокопытные; ~obati: брыкаться, бить копытами; ~oferi: подковать; ~ofero: подкова.

svedaj

~o: hov (på djur).

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:3
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 7

[^Revo] [huf.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2010/11/04 17:30:44 ]