tradukoj:
be de el fa fr hu it nl pt ru
hurl/i
hurli
(ntr)
- 1.
-
(p.p. bestoj, plejofte hundedoj)
Aŭdigi blekon similan al tiu de lupo:
kato miris / pri la hundo foje, /
ke li kontraŭ luno / hurlas boje
[1];
kokoj kokerikis, porkoj ŝirkriis, hundo hurlis al matena
suno
[2].
hojli,
tirboji,
ululi.
- 2.
-
(p.p. homoj)
Longe, orel- kaj korŝire krii pro doloro, emocio,
teruriĝo ks.
nenio estas vi, nenio, / se, pri la senco sen konscio, /
vi hurlas pri la „nova sento“!
[3];
„Persone“ ne estas tipa hurlanta, gitarfrapanta
rokbando
[4].
- 3.
-
(p.p. malvivaĵoj)
Estigi longan bruon similan al hurlado:
Vento, ŝtormo, alarmilo hurlas. Nenie tromboj hurlas;
nenie flagroj ŝvebas: /
nek akvoturno glaŭka, nek kava tru' engluta
[5].
tradukoj
belorusaj
~i:
выць, завываць.
francaj
~i:
hurler.
germanaj
~i:
heulen.
grekaj
~i:
ουρλιάζω.
hungaraj
~i:
vonít, üvölt.
italaj
~i:
ululare.
nederlandaj
~i:
huilen.
persaj
~i:
زوزه کشیدن.
portugalaj
~i:
uivar.
rusaj
~i:
выть, завывать.
fontoj
1.
Stefo Urban: Nova Ezopo, Hundo kaj
kato2.
Choe Taesok: Subĉiela leciono3.
&K: En Amara Horo4.
Danjelo GIBBONS: Persone
liveras, Monato, n-ro 07/19995.
John Francis: La kosmo, I. La
komenco
[^Revo]
[hurl.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.15 2009/09/14 16:31:48 ]