tradukoj: be de es fr hu nl pt ru

*ia

*iaTEZ

Nedifina adjektivo, signifanta: „de ne precize difinita speco; de mi ne scias kia kvalito“: vi devis elekti ian vorton pli simplanZ; tie mi sentis min ia fremduloZ; via vino estas nur ia abomena acidaĵo [1]; tie ĉi estas ia kaŝita aferoZ; li intencas ian friponaĵonZ; ĝi estas ia speco de malbona antaŭsentoZ; tiu artikolo estas nur ia kolekto da kalumnioj; per ĉiuj dioj, se iaj ekzistas, mi ĵuras, ke... [2]; ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj [3]; multe helpi al vi per iaj bonaj konsiloj mi ne povas, ĉar mi neniam ankoraŭ partoprenis en ia kongresoZ; timigita de ia ŝajnaĵoZ; la dramo havis lokon en ia urbeto de ItalujoZ; al la patrino estas necese havigi ian negrandan komfortonZ; neniu povas diri, ke mi havas ian rilaton al la aferoZ; tiu ĉi ĉapitro havas nun intereson nur historian, se ĝi havos ianZ.
Rim.: ia montras nur la kvaliton, la naturon, la specon, la econ, sed neniel la individuecon. Tamen ĉi tiu diferencigo estas ofte indiferenta; tial Z rimarkigas, ke „ofte oni povas sen eraro diri ia, kia, nenia anstataŭ iu, kiu, neniu“.

sen iaTEZ

sen ia kaŭzo; sen ia ŝanceliĝoZ; unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael [4]; ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto [5]; ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo [6]; la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj [7].

sen ia eĉ plej malgrandaTEZ

(arkaismo)
Sen ajna, sen ia ajn: ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn [, kiuj en lingvo arta povas esti elĵetitaj] sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj precizeco de la lingvo [8]; [mi estas] taksata sen ia eĉ plej malgranda dubo kiel monstro, venenisto, murdisto [9]. SIN:sen ioma.

tradukoj

belorusaj

~: якісьці, які-небудзь. sen ~ kaŭzo: без дай прычыны, без дай рады.

francaj

~: une sorte de, d'une certaine sorte, un; sen ~: sans aucun; sen ~ eĉ plej malgranda: sans le moindre..., sans le plus petit..., sans... d'aucune sorte. sen ~ ombro da dubo: sans l'ombre d'un doute.

germanaj

~: irgendein.

hispanaj

~: algún (de alguna clase).

hungaraj

~: valamilyen, egyfajta.

nederlandaj

~: een of ander.

portugalaj

~: algum, um, qualquer (espécie de).

rusaj

~: какой-то, какой-нибудь, какой бы то ни было; sen ~: без какого бы то ни было, безо всякого; sen ~ eĉ plej malgranda: без малейшего. sen ~ kaŭzo: без какой бы то ни было причины, безо всякой причины; sen ~ ŝanceliĝo: без каких бы то ни было колебаний, безо всяких колебаний; sen ~ ombro da dubo: без тени сомнения.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 14
3. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 22:34
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:45
6. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
9. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Unua promenado

[^Revo] [ia.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2011/06/12 19:10:09 ]