tradukoj: be de fr hu nl pt ru vo

*iom[1]

*iomTEZ

(adverbo)
1.TEZ
Nedifinita sed plej ofte, en praktiko, malgranda kvanto aŭ nombro: donu al mi iom da teo, iom da pano; preni iom el la sangoZ; mi volus havi iom de tiu kuko, iom el via riĉeco; iom da tempo; en ĉiu malbono estas iom da bono [2]. VD:ero, floko, grajno 2, guto, ombro
2.
En nedifinita sed plej ofte, en praktiko, malalta grado aŭ mezuro: post du horoj [la forno] estis nur iom varmeta [3]; per helpo de vortaro [...] mi komprenis iom vian leteron [4]; iom malfrue; mi ankaŭ aŭdis kaj mi iom kredasZ.

iomaTEZ

Neprecize etkvanta aŭ etnombra: sekvis [...] ioma senzorgemo [...] en la monda politiko [5]; la parolantino volis [per la tono de la voĉo] esprimi samtempe surprizon, virinan ofendiĝon kaj ioman deziremon [6]; iomaj aŭskultantoj protestis. VD:kelkaj, pluraj

kelkiom

(malofte)
En iu kvanto, iagrade, iom: ni devis ĝis la loko de nia noktumado pasi ankoraŭ kelkiom da kilometroj [7]

iom post iom, iompostiomTEZ

(frazaĵo)
Malsubite, per etaj sinsekvaj kvantoj: kun la tempo, la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝas arkaismo [8]; tiel iompostiom, post dekkvin tagoj mi sendanĝere ellitiĝis, duonsana, sed malsatanta [9]. VD:guto, nesto, paŝo,

iom-post-ioma, iompostiomaTEZ

Laŭtempe evoluanta per etaj ŝanĝoj: iom-post-ioma unuiĝo de la homaro [10]; multaj reviziantoj estis varbitaj per iompostiomaj personaj kontaktoj [11].

poiomaTEZ

=iompostioma en la dua duono de la 17-a jarcento Gniezno notis poioman falon pro la svedaj invadoj, infektoplagoj kaj ŝanĝo de komercaj itineroj [12].

sen iomaTEZ

Sen ajna, sen iom ajn: tiun depozicion Gordens faris afereme kaj malrapide sed sen ioma hezito [13]; Hamul [...] devis igi sian beston, ne sen ioma peno, kaŭri, por ke li povu elseliĝi [14]. VD:sen ia; SIN:sen ia eĉ plej malgranda.

tradukoj

belorusaj

~: некалькі; ~a: некаторы, нейкі; ~ post ~, : пакрысе, пакрыху, патроху, паступова; ~-post-~a, : паступовы; po~a: паступовы; sen ~a: без якога-небудзь.

francaj

~: un peu; ~a: un certain, quelque, une certaine quantité de, un certain nombre de, un, du; ~ post ~, : graduellement, peu à peu, petit à petit, progressivement; ~-post-~a, : graduel, progressif; po~a: graduel, progressif; sen ~a: sans le moindre..., sans le plus petit..., sans... d'aucune sorte. ne sen ~a: non sans un certain..., non sans....

germanaj

~: etwas, ein wenig, ein bisschen; ~a: bisschen; ~ post ~, : nach und nach.

hungaraj

~ 1.: valamennyi; ~ 2.: kissé, kicsit, valamennyire; ~a: valahány, néhány, csekély; ~ post ~, : lassan, fokozatosan, lassacskán; ~-post-~a, : lassú, fokozatos; po~a: lassú, fokozatos; sen ~a: cseppnyi ... nélkül.

nederlandaj

~: een beetje; ~a: enkele; ~ post ~, : langzamerhand.

portugalaj

~: um pouco, um tanto, alguma quantidade; ~a: algum; ~ post ~, : pouco a pouco; ~-post-~a, : progressivo; po~a: progressivo.

rusaj

~ 1.: несколько, сколько-то, некоторое количество; ~ 2.: несколько, в какой-то мере; ~a: некоторый; ~ post ~, : понемногу, постепенно; ~-post-~a, : постепенный; po~a: постепенный; sen ~a: без какого бы то ни было.

volapukaj

~a: anik.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
5. A. Gofen: Dio, benu Usonon!, Monato, jaro 2002a, numero 11a, p. 9a
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 2
7. D. Cibulevskij: Turista Marŝo, Eola-14, 2002
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
9. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
10. Zamenhof: Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
11. M. Duc Goninaz: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Antaŭparolo, p. 21a
12. B. Pietrzak: Gniezno, Radio Polonia, 2006-02-03
13. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7a
14. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a

[^Revo] [iom.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2011/04/30 20:10:19 ]