tradukoj: be de en fr hu nl pt ru sv

* -id

I.
Sufikso esprimanta ĝeneralan ideon de naskiteco:
kio estas homido, ke Vi lin atentas? [1]; princido (filo de princo); hundido (naskito de hundino); ĉevalido estas nematura ĉevalo [2]; la filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj [3]; la Hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [4]; la Napoleonidoj esperis longe ricevi denove la tronon de FrancujoZ; brutidoZ; kreskaĵido [5], BOT plantido.
II.
Memstara samsignifa vortero.

ido

1.TEZ
BIO Naskito, filo aŭ filino rilate al ambaŭ aŭ ajna el siaj gepatroj: justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino [6]; (figure) ĉi tiuj transmaraj barbuloj, idoj de hundoj, fratoj de Fenicianoj kaj Hebreoj! [7]; MIT ĉe la marbordo alvenis la idoj de aero [8].
2.TEZ
GEN Homa ido1, infano, filo aŭ filino: geedzoj kun multaj idoj; la infanoj devos esti idoj de kiel eble plej kapablaj personoj [9]; sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino! [10]; ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? [11]; FIG ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo ...? [12]; FIG Berveling estas vera ido de la ekumenisma epoko [13].
3.TEZ
GEN=praido mi estas filo de saĝuloj, ido de antikvaj reĝoj [14].
4.TEZ
(malofte) (evitinde) (figure) =disĉiplo la idoj de Apolono, de Orfeo, de Platono, de Lutero, de sankta Bruno.

praidoTEZ

GEN Posteulo, pranepo post multaj generacioj: la juna rego Hassan la 2a, filo de Mohammed la 5a kaj laŭdire praido de la Profeto, kondamnis Ben Barka al morto [15]; gardisto rigardus ĉiun alian gardiston renkontaton kiel fraton aŭ fratinon, aŭ patron aŭ patrinon, aŭ filon aŭ filinon, aŭ prapatron aŭ praido [16].

idaroTEZ

1.TEZ
GEN Aro de la homoj devenantaj de sama praavo. VD:gento1
2.
GEN Posteularo.
3.
(malofte) (figure) Disĉiplaro.

tradukoj

anglaj

~o: young.

belorusaj

~o: дзіця, нашчадак; ~aro 1.: патомства, нашчадкі; ~aro 2.: патомства, нашчадкі; ~aro 3.: нашчадкі, пасьлядоўнікі. hund~o: шчаня, шчанё, шчанюк; ĉeval~o: жарабя, жарабё; plant~o: парастак.

francaj

~o: petit, descendant, disciple, héritier, rejeton; ~aro: descendance. hund~o: chiot; ĉeval~o: poulain; Izrael~oj: israëlite; plant~o: plant.

germanaj

~o 2.: Baby, Kind, Sprössling; ~o 3.: Nachkomme; pra~o: Nachkomme; ~aro 1.: Geschlecht; ~aro 2.: Nachkommen. plant~o: Sprössling.

hungaraj

~o 2.: gyerek, kölyök, sarj; ~o 3.: ivadék, utód; ~o 4.: követő; pra~o: ivadék, utód; ~aro 1.: ivadékok; ~aro 2.: utódok, leszármazottak; ~aro: tanítványok. hund~o: kutyakölyök; ĉeval~o: csikó; plant~o: palánta.

nederlandaj

~o 2.: kind; ~o 3.: afstammeling; ~o 4.: discipel; pra~o: afstammeling; ~aro 1.: nageslacht; ~aro 2.: opvolgers. hund~o: pup, puppy; ĉeval~o: veulen; plant~o: loot.

portugalaj

~o 2.: filho; ~o 3.: descendente; pra~o: descendente; ~aro: descendência, prole.

rusaj

~o 1.: детёныш, потомок, порождение; ~o 2.: дитя, чадо; ~o 3.: дитя, потомок; ~o 4.: последователь, питомец; pra~o: дитя, потомок; ~aro 1.: потомки, потомство; ~aro 2.: потомки, потомство. hund~o: щенок; ĉeval~o: жеребёнок; plant~o: побег.

svedaj

~o 2.: bebis, barn; ~o 3.: avkomma; pra~o: avkomma; ~aro 2.: avkomma. hund~o: valp; ĉeval~o: föl.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 144:3
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 36
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 80:14
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 9:9
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 2a.
8. Szathmári: La guarbo
9. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 7a
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:3
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 49:15
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:4
13. Gonçalo NEVES: Nia padoMonato
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:11
15. Adrien DURANDARD: Murdo-mistero ankoraŭ solvotaMonato
16. Platono, tr. D. Broadribb: La Respubliko, Parto 5a

[^Revo] [id.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2011/06/25 11:10:22 ]