tradukoj:
be de en fr hu nl pt ru
ikon/o
ikono


-
En la antikva kaj orienta kristanismo, sankta bildo,
tempere farita sur tabuleto,
prezentanta (kaj reprezentanta) Jesuon, la Dipatrinon,
sanktulon aŭ anĝelon, uzata por preĝi
(kontraste al ilustraj bildoj prezentantaj epizodojn el
la Sankta Skribo instrucele).
simboloikonismo


-
Doktrino kaj praktiko defendanta la uzon de ikonoj kaj
relikvoj, precipe kiel opozicio al la oficiala
ikonrompismo
en Bizancio dum 8-9 jc.
ikonisto


-
Persono honoranta ikonojn kaj relikvojn, kaj kontraŭanta
la ikonrompistojn
en Bizancio dum 8-9 jc.
ikonrompismo


-
Religia kaj politika movado en Bizancio (8-9 jc), batalanta
kontraŭ religia uzo de la ikonoj kaj relikvoj, kiun ĝi
egaligis kun idolkulto.
ikonrompisto


-
Adepto de
ikonrompismo.
[^Revo]
[ikon.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2010/08/03 16:31:42 ]