tradukoj: be de en fr hu nl ru

1simbol/o

simbolo

1.
Figuro konvencie reprezentanta abstraktan ideon; emblemo: super la mortinto flugpendis la simbolo de la animo, nizo kun homa kapo [1]; ni vidas en la kiso simbolon de amoZ; simbola signo, skribadoZ. SUB:atributo, standardo.
2.
SCI Signo, prezentanta nocion de la koncerna fako: $, £, ¥ estas simboloj de naciaj monunuoj; KEM Cu estas la ĥemia simbolo de kupro; MAT estas la simbolo de malfinio; KOMP sin, END, := estas simboloj en pluraj programlingvoj.
Rim.: Oni do distingu la alfabetan signon (literon) C, kiu per si mem ne posedas propran signifon, disde la ĥemia simbolo C, simbolanta karbonon, aŭ matematika simbolo C, prezentanta la aron de ĉiuj kompleksaj nombroj.

simboli

(tr)
Esti simbolo de io, reprezenti ion: la rozo simbolas la amon.

simboligi

Prezenti, reprezentigi ion per simbolo: oni simboligas la amon per la rozo.

tradukoj

anglaj

~o: symbol; ~i: symbolize, be a symbol of; ~igi: symbolize.

belorusaj

~o: сымбаль; ~i: сымбалізаваць; ~igi: сымбалічна прадставіць.

francaj

~o: symbole.

germanaj

~o: Symbol; ~i: symbolisieren; ~igi: symbolisieren.

hungaraj

~o 1.: jelkép, szimbólum; ~o 2.: jel, szimbólum; ~i: jelképez, szimbolizál; ~igi: jelképesen ábrázol. ĥemia ~o: vegyjel.

nederlandaj

~o: symbool, teken; ~igi: symboliseren.

rusaj

~o: символ; ~i: символизировать; ~igi: символически представить.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 9.

[^Revo] [simbol.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.11 2009/06/29 18:06:53 ]