tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

3impertinent/a

impertinenta

Maldece aŭ arogante malrespekta: impertinenta homo, konduto, letero, parolo, tono, rigardo; ne havi sufiĉe da inteligento por konvene paroli, nek sufiĉe da prudento por silenti, jen la kaŭzo de ĉia impertinenteco; li malsereniĝis ĉiam pli, mordis la ungojn kaj altabliĝis kun impertinenta mieno [1]. VD:malĝentila.

impertinentaĵo

Spite senĝena ago, senhontaĵo: la manon disrompis al mi via ĉukĉa amikaĉo, kaj li jam perdis siajn okulojn pro la impertinentaĵo [2].

impertinentulo

Konscie maldeca, aroganta homo sen respekto al aliaj: kiu vi estas, impertinentulo? Maldelikata vojorabisto [3]!

tradukoj

anglaj

~a: impertinent, cheeky, impudent, insolent; ~aĵo: impertinence, cheekiness, impudence, insolence; ~ulo: cheeky rascal, saucy fellow.

belorusaj

~a: нахабны; ~aĵo: нахабства; ~ulo: нахабнік.

francaj

~a: impertinent (adj.); ~aĵo: impertinence (acte); ~ulo: impertinent (personne).

germanaj

~a: impertinent, frech, unverschämt; ~aĵo: Frechheit.

hispanaj

~a: impertinente.

hungaraj

~a: szemtelen.

nederlandaj

~a: impertinent, onbeschaamd, brutaal, arrogant; ~aĵo: brutaliteit, iets impertinents; ~ulo: impertinent iemand, onbeschofterik.

portugalaj

~a: impertinente, insolente; ~a: impertinente (adj.); ~aĵo: impertinência (ato, ação); ~ulo: impertinente (pessoa), insolente (pessoa).

rusaj

~a: наглый, нахальный; ~aĵo: наглость, нахальство, хамство (поступок); ~ulo: наглец, нахал, хам.

fontoj

1. V. Varankin: Metropoliteno
2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, la trimova ŝakproblemo, (tria skizo el la ĉukĉa vivo), 7, la nesolvebla problemo
3. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a, aventura vojaĝo

[^Revo] [impert.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2009/07/01 17:22:54 ]