tradukoj: cs de en es fr hu pl pt ru
Dulokaj logika
ligilo1.b
kaj la responda
logika operacio,
simbole skribata A⇒B
(legu: „se a, tiam bo“) kaj reduktebla al kombino
de nego kaj aŭo: ¬A∨B;
ili (aprioraj lingvoj) havas simplan, rigidan
sintakson, kaj ... dependas kvazaŭ parazite de
aliaj lingvoj, konsistante el logikaj implikacioj (rilatoj
„se ― tiam“)
[1];
rimarku la plej gravan ŝanĝon ĉe la transformo de
A⇒B al B: ... regulo kiun oni bezonas
estas nomata forigo de implikacio, aŭ elimplikaciigo
[2];
teoremoj ofte havas formon de implikacio;
fizikan leĝon estas oportune prezenti per implikacio, precize
indikante la kondiĉojn por ĝia valideco.
Rilata al implikacio, entenanta implikacion:
la pozitiva implikacia propozicikalkulo entenas du aksiomojn:
A⇒(B⇒A) kaj
(A⇒(B⇒C))⇒((A⇒B)⇒(A⇒C)
,
kaj unu derivregulon: la elimplikaciigon.

