Meĥanika ĥirurgia procedo, farata per manoj kaj per
instrumentoj, por modifi la staton de organo, aŭ por
fortranĉi malsanan nekuraceblan parton de korpo.
2.
Aro da rimedoj, kiujn oni kombinas por akiri profitojn:
komercaj, financajB,
borsaj operacioj.
3.
Movoj de trupoj destinitaj por sukcesigi atakon aŭ
defendon.
4.
a)
[1]
Kalkulo, plenumata super konataj kvantoj por eltrovi unu aŭ
plurajn kvantojn nekonatajn:
la kvar bazaj operacioj aritmetikaj estas
adicio,
subtraho,
multipliko kaj
divido.
b)
[2](en aroE)Bildigo de
E×E al E:
la aritmetika adicio estas operacio, kiu al ĉiu duopo
de entjeroj asocias la sumon de ties termoj;
la kunligo de
internaj rilatoj estas
operacio.
Apartaj ecoj de operacio:
asocieca,
komuteca,
distribueca;
elementoj kun aparta konduto rilate al la operacio:
neŭtra elemento,
neŭtriganto;
strukturoj:
algebra strukturo.
Rim.:
Tiu ĉi difino estas formaligo kaj plivastigo de la kutima
nocio „aritmetika operacio“. Por tion ĉi respeguli,
la bildon de paro
(x,y) per operacio T oni
prefere
signas per xTy anstataŭ
T(x,y) kaj oni ĝin nomas
„rezulto de la operacio“.
La operacion mem oni ofte signas adicie:
x+y
, multiplike:
x×y,
x∙y,
xy
aŭ per ajna taŭga signo
x†y,
x♦y,
x*y...
La nocio operacio estas vastigebla ankaŭ al bildigoj, kies
fonto-aro estas
kartezia produto
de pli ol du identaj aroj. Oni tiam
parolas pri „triargumenta“, „kvarargumenta“
aŭ ĝenerale „n-argumenta
operacio“.
5.
Ago plenumata de unuopa komputila komando.
la komputilo plenumas po 700 miliardoj da glitpunktaj
operacioj sekunde.
6.
Tasko kiun unu aŭ pluraj laboristoj aŭ oficistoj
plenumas sur
unu laborloko kiel parton de fabrikada procezo, de funkciado
de ofico ktp:
munta operacio;
banka, poŝta operacio
transakcio
.
operacii
1.
(tr)
Fari ĥirurgian operacion:
oni operaciis mian fraton pri apendicito.
2.
(ntr)
Funkcii, manipuli plenumante operaciojn:
la programo operacias per longaj reeloj,
operacii per algebraj kvantoj.
3.
(ntr) (fakula ĵargono)
Diri, ke aro R operacias super aro
E, signifas, ke ekzistas iu
ekstera operacio
1 de
R super E, pri kiu oni
fokusiĝas:
la ringo, kiu operacias super
modulo;
la vektora spaco, kiu operacias
super afina spaco.
Simila metaforo validas ankaŭ por la elementoj de
R, kiam oni parolas pri ilia
ekstera operacio
2
super E:
ĉiu vektoro operacias enjekcie super
afina spaco.
operaciato
1.
Paciento sur la operacia tablo.
2.
(evitinde) [3]Argumento de
operacio.
Rim.:
Tiu formo devenas analogie de „dividato“,
„adiciato“
ks, kaj respegulas similajn formojn en naciaj lingvoj, sed ĝenas
la fakto, ke neniu verba senco pravigas tiun pasivan formon. Ja
„operacii“ havas alian sencon, cetere netransitivan.
Ŝajnas do, ke „argumento“ sufiĉas.
operaciejo
Loko (salono, ĉambro) ekipita kaj destinita por operaciado.
Programaro organizanta la funkciadon de komputilo,
sendependa de la aplikaj programoj sed necesa por ilia
rulado. Operaciumo administras la aparatajn
disponaĵojn de komputilo, aranĝas interagon de la
programaj
procezoj (taskoj) kun la aparataro, aliaj procezoj kaj kun
la uzantoj. Operaciumo zorgas pri memoradministrado,
eneligoj, dosieradministrado, vicigo de taskoj kaj mendoj,
datumprotekto, kontado, prilaboro de la ordonoj de la
laboradministra lingvo. Iam ankaŭ aliajn servoprogramojn
(utilaĵojn) kaj tradukilojn oni rigardas parto de
operaciumo.
La normo IEEE 1003.1 difinas Uniksecan
operaciuman interfacon;
la ŝelo estas
interpretilo transmetanta operaciumajn komandojn al la
operaciumkerno
sistema programaro Rim.:
Alia uzata termino estas
mastruma
sistemo. Verdire, „mastrumado“ estas nur
unu el la multaj funkcioj de operaciumo, kaj ne la plej
grava funkcio (la celatan sencon pli trafe esprimus
„administra sistemo“). Trovi vorto(j)n kiu(j)
precize priskribus la tutan nocion estas afero malfacila aŭ
malebla; tial aperis la formo „operaciumo“, kiu
utiligas la pli internacian parton de la termino kaj havas
la avantaĝon de unuvorteco. Nur la vivo povas decidi, kiu
formo venkos.
operaciesploro
Matematika fako studanta metodojn por prepari decidojn
per matematika priskribo de la esencaj faktoroj rolantaj en
malsimplaj sistemoj el diversaj terenoj de la homa agado
(militaj, ekonomiaj, industriaj).
[6](de aroR
super aro E)Bildigo de
R×E al E:
la bildigo, kiu al entjero n kaj
elemento x de grupoido
(E,†)
asocias n∙x =
x†x†...†x(n termoj en la dekstra flanko),
estas
ekstera operacio de la entjeroj super E.
2.
(de τ∈R super
aroE, kadre de
ekstera operacio 1∙
de R super E)
Tia bildigo de
E al si mem, ke la bildo de x
estas τ∙x:
la ekstera operacio de nulvektoro
super
afina spacoE estas idE.
Regulo, kiu asocias propozicion
al unu aŭ pluraj propozicioj, difinante ĝian
vervaloron ― depende de la
vervaloro de
la argumentoj ― per iu vertabelo:
ekzistas 4 eblaj unuargumentaj logikaj operacioj
kaj 16 duargumentaj.
Rim.:
Logikajn operaciojn eblus difini kiel
operaciojn super iu duelementa aro,
prezentanta la eblajn vervalorojn, kaj efektive tia aro, provizite
per konjunkcio, disjunkcio kaj negacio, ricevas strukturon de
bulea algebro.
Sed por difini logikajn operaciojn ne estus tre
konsekvence uzi tiajn nociojn, kiaj estas aroj aŭ bildigoj, kiuj
ja baziĝas sur rezonadoj uzantaj la koncernajn operaciojn.
Ŝajnas pli bonorde difini tian operacion per ĝia
vertabelo (intuicia nocio), kiu por ĉiu vervaloro de la
„argumentoj“ donas la vervaloron de la
„rezulto“.
Unuargumenta operacio:
negacio;
duargumentaj operacioj:
disjunkcio,
ekskluziva disjunkcio,
konjunkcio,
implico,
duobla implico,
ekvivalento.