tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

infinit/o

infinito

1.
Senlima grando, senlima malproksimo.
2.
MAT(arkaismo) [1]=malfinio;VD:infinitezimo.

infinita

1.
Senlime granda aŭ malproksima.
2.
MAT(arkaismo) [2] Malfinia; strebanta al malfinio.
Rim.: Depende de la kunteksto pli prozaj sinonimoj povus esti „senfina“, „senlima“, „senranda“... Tamen Bricard pravigas la radikon, atentigante pri la pedanta diferenco inter senfina sinsekvo, senlima kresko de funkcio, kaj aliflanke infinita kiomo (kvanto) de naturaj nombroj. Ja oni ne povus diri, strikte parolante, ke kvanto „ne havas finon“ aŭ „ne havas limon“, ĉar kio estas fino aŭ limo de kvanto ne estas difinita. En tiuj ĉi tri ekzemploj la nuntempuloj ne hezitas uzi nur „nefinia“. Estas interese rimarki, ke „infinita“ estis por Bricard nederivita vorto, verŝajne, kiel „finita“ mem, malgraŭ ĝia participa aspekto. En [3] oni provis sistemigi la aferon, prezentante la paron „finita“/„nefinita“ kiel derivaĵojn de la verbo „fini“, kion la senco tute ne allasas. La moderna uzo solvas la problemon per la paro „finia“/„nefinia“, do per nova radiko „fini“[4], kiu tamen devis venki la strangan samcelan „fajnajt“[5]...

infinitiganto

[6]
(de bildigo) Tia punkto de la fonto-aro, ĉe kiu la bildigo strebas al malfinio.

infinitiĝi

MAT[7]
Strebi al malfinio.

tradukoj

anglaj

~o 2.: infinity; ~a 2.: infinite; ~iĝi: approach infinity.

belorusaj

~o: бясконцасьць; ~a: бясконцы; ~iĝi: імкнуцца да бясконцасьці.

francaj

~o: infini; ~a: infini; ~iĝi: tendre vers l'infini.

germanaj

~o 2.: Unendlich; ~a 1.: unendlich; ~a 2.: unendlich; ~iĝi: gegen Unendlich streben.

hispanaj

~o: infinito; ~a: infinito; ~iĝi: tender al infinito.

hungaraj

~o 1.: végtelen, végtelenség; ~o 2.: végtelen; ~a: végtelen; ~iĝi: végtelenhez tart.

nederlandaj

~o: oneindigheid; ~a: oneindig.

polaj

~o 2.: nieskończoność; ~a 2.: nieskończony; ~iĝi: dążyć do nieskończoności.

portugalaj

~o: infinito; ~a: infinito; ~iĝi: tornar-se infinitamente grande.

rusaj

~o: бесконечность; ~a: бесконечный; ~iĝi: стремиться к бесконечности.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17
3. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 17

[^Revo] [infini.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2005/11/01 17:32:26 ]