tradukoj: be ca de en fr pl pt ru

fini/o[1]

finioTEZ

MAT[2]
Nombro, punkto aŭ simila objekto, kies „grando“ (ekz-e, absoluta valoro, koordinatoj, nombro de elementoj ktp) ne superas iun entjeron: la nombroj 1, 2, 3.14, -100... estas finioj.

finiaTEZ

MAT[3]
Kies „grando“ ne superas iun entjeron: finia aro, grupo, vico; finia distanco. SIN:finita.
Rim.: Vd rimarkon sub infinita.

malfinio[4], nefinio[5]TEZ

MAT
Objekto „senlime granda“ aŭ „senlime malproksima“, t.e. ne estanta finio: la signohavaj malfinioj +∞ (legu: plus malfinio) kaj -∞ (legu: minus malfinio); la sensigna malfinio . SIN:infinito.

malfinia, nefinia[6]TEZ

MAT
„Senlime granda“ aŭ „senlime malproksima“, t.e. estanta malfinio: la aro de la primoj estas nefinia (ne havas finian nombron da elementoj). VD:senfina.SIN:nefinita.
Rim.: Vd rimarkon sub infinita.

tradukoj

anglaj

~o: finite object; ~a: finite; mal~o, ne~o: infinity; mal~a, ne~a: infinite.

belorusaj

~o: концы аб'ект; ~a: концы; mal~o, ne~o: бясконцасьць; mal~a, ne~a: бясконцы.

francaj

~o: objet fini; ~a: fini; mal~o, ne~o: infini; mal~a, ne~a: infini.

germanaj

~o: endliche Zahl, finite Zahl; ~a: endlich, finit, begrenzt; mal~o, ne~o: Unendlich; mal~a, ne~a: unendlich, infinit, unbegrenzt.

katalunaj

~o: objecte finit, fitat; ~a: finit, fitat; mal~o, ne~o: infinit (subst.); mal~a, ne~a: infinit (adj.).

polaj

~a: skończony; mal~o, ne~o: nieskończoność; mal~a, ne~a: nieskończony.

portugalaj

~o: objeto finito.

rusaj

~o: конечный объект; ~a: конечный; mal~o, ne~o: бесконечность; mal~a, ne~a: бесконечный.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
6. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri fini/o:
  Mi ne scias, cxu vere indas aludi al "malfiniaj punktoj" aux
  "similaj objektoj" en cxi tiu artikolo. Cetere, en elementa
  matematiko, malfinioj ne estas veraj objektoj, sed nur
  oportunaj dirmanieroj. Por enkonduki fake akcepteblajn difinojn,
  necesus pliaj nocioj, kiuj nun mankas. [MB]

[^Revo] [fini.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.13 2012/01/01 23:10:20 ]