Persono, prezentiĝanta sub fremda nomo, aŭ ne anoncanta
sian nomon, por eviti rekonon, ne altiri
al si la atenton kaj faciligi siajn taskojn:
li volas, ke oni vidu en li inkogniton, [...]
ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas
[1];
la malbenita inkognito nun sidas ĉe mi en la kapo
[2].
anonimulo.
2.
Inkogniteco:
vestita nur per inkognito la baronin' ne pensas plu pri teda devo
de vizito en la salonoj de l' enu'
[3];
inkognito dum la vojaĝoj liberigas la reĝojn de
lacigaj kaj enuigaj festoj
[4].
Rim.:
La du sencoj ne estas inter si logike akordigeblaj.
La unuaj vortaroj registris nur la sencon „eco“, sed
la senco „ulo“, kiu restas sola en la modernaj vortaroj,
ŝajnas esti zamenhofa, kvankam la unua ekzemplo sugestas sencon
pli proksiman al „malaltranga anonimulo“.
inkognite
Nerekonate, kiel inkognito 1:
al ni venas revizoro [...] el Peterburgo, inkognite,
kaj ankoraŭ kun sekreta ordono
[5];
la gazetoj anoncas, ke la reĝo alvenis inkognite al Parizo
[6].
inkogniteco
Stato de inkognito 1, nerekonateco:
mi profitis de tiu inkogniteco por momente konversacii kun homo
[7].