tradukoj: be cs de en es fr grc hu nl pl pt ru

*kon/i [1]

*koni

(tr)
1.
Havi ideon pri iu aŭ io, scipovi distingi iun aŭ ion disde aliaj samspecaj aĵoj aŭ uloj: la infanoj estas tiel saĝaj, ke ili povoscias legi, antaŭ ol ili konas la literojn [2]; la artikolo „la“ estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj [3]; la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia [4]; ĝi estis la konata amata voĉo [5]. VD:rekoni1
2.
Havi, el propra sperto, scion pri ies valoro, merito, karaktero; socie aŭ intime interrilati kun iu: ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas [6]; oni lin konas kiel blankan lupon (tre bone); bone konu viajn ŝafojnZ; mi konas lin proksimeZ, intime; koni (sekse rilati kun) virinonZ; mi konis lin lakeo, antaŭ ol li fariĝis financisto; mi ne volas plu koni vin (vi estas de nun fremda por mi).
3.
Havi pli-malpli kompletan kaj klaran ideon pri io aŭ iu: koni bone la staton de la aferojZ; mi konas miajn homojn (mi scias ilian valoron) [7]; la literatura lingvo estas al vi videble konataZ; mi ne konas lian nomon, tiun fakton; la kompaso ne estis konata de antikvuloj; en la vilaĝo neniu konas (aŭdis pri) Esperanton; mi konas mian nesciadon; mi konas al li neniun malvirton; koni ĵus aperintan libron, la homan koron, la mondon; deziro leĝojn ne konasZ. VD:scii, koncepti.
4.
Esti akirinta per sperto ideon pri io; esti spertinta ion: koni urbon, metion; kiu panon donas, malsaton ne konas [8]; koni la amon, la ĵaluzon, la ekzilon; li ne konas la laciĝon; (figure) se edzino ordonas, domo ordon ne konas [9]; (figure) ŝlosilo uzata ruston ne konas [10]; (figure) tiu industrio ne konas konkurencon kaj senlaborecon. VD:ĝui, sperti, suferi.
5.
(evitinde) Havi sciencan kaj detalan ideon pri io: koni la matematikon, historion, la klasikajn aŭtorojn.
Rim.: Ĉi tiu senco estas evitinda aŭ eĉ tute erara. Ĝin esprimas scii, scipovi. En PIV2 ĝi simple malestas sub koni ― laŭ mi, tute prave. [Sergio Pokrovskij]

Rim.: Principe, oni konas individuon, kaj oni scias priajn informojn: Mi konas Petron. Mi scias, ke li estas edziĝinta. Malfacilaĵo povas estiĝi se la objekto de kono aŭ scio estas mem traktebla kiel informo: ekz-e poezian verkon oni povas kaj koni, kaj scii. En tiaj okazoj „scii“ implicas komprenon kaj (aŭ) kapablon uzi (scipovi); „koni“ indikas kapablon apartigi kaj (aŭ) nomi; do, scio koncernas esencon, dum kono koncernas ekziston kaj individuecon. Krome, oni konas ion per sia persona sperto, kaj oni scias per informo, sciencaj aŭ intuiciaj konkludoj, studoj ktp: mi bone konas ĉi tiun vojon (ĉar mi multfoje iris tie), sed mi bone scias ĉi tiun vojon (ĉar mi diligente sudis la mapon). La celo de la scienco estas akiri sciojn, dum la konoj estas la materialo de la vivosperto. [Sergio Pokrovskij]

konato

Persono, kun kiu oni havas rilatojn: li estas mia malnova konato.

konateco

Eco de io aŭ iu konata de pli malpli multaj: lia konateco estas monda, universala; fari konatecon kun iu (interrilatiĝi kun); konateco ne estas hereda [11] VD:famo, renomo

konigi

Igi iun aŭ ion konata de iu aŭ de multaj: mi konigos al vi mian advokaton; konigi al iu la dokumentojnB; lia sonora voĉo konigis lin en la tuta urbo; li konigis la motivojn de sia decido; konigi urbon al iu.

koniĝi

Iĝi konata de iu: koniĝas majstro laŭ sia laboroZ; koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago[12]; dum niaj kongresoj, oni koniĝas kun tre multaj samideanoj VD:ekkoni. VD:iĝ B. Rim. 2.

konado

Pli malpli kompleta kaj klara ideo kiun oni havas pri io aŭ iu: akiri konadon de DioZ.

ekkoni

(tr)
Iĝi konanta; distingi: laŭ la frukto oni arbon ekkonas [13]; eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj farojZ; valoron de objekto oni ekkonas post difektoZ; oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido [14]; ekkonu vin mem; agi sen ekkono (trafe maltrafe).

ekkonteorio

FIL Tiu parto de filozofio, kiu studas la eblon, kondiĉojn kaj principojn de ekkono, precipe de la scienca ekkono: la homa kono ― laŭ Komenio ― estas interagado de spirita ena strukturo (ego cogitans) kaj de ties ideoj kun la realeca strukturo: tio estas certe la plej grava aserto ene de la komenia ekkonterio [15].

interkonatiĝi, interkoniĝi

(ntr)
Ekkoni unu la alian, interparoli por ekhavi ian familiarecon: ankoraŭ ili ne havis okazon por interkonatiĝi [16].

nekonato

1.
Iu nekonata: kiam la aktoroj sinsekve diris siajn nomon, adreson kaj profesion, la enketestro kapjesis: ili ne estis nekonatoj por li [17].
2.
MAT[18] (en ekvacio) Ĉiu el la literoj, kiuj simbole signas la serĉatajn solvojn: ekvacio kun du nekonatoj x kaj y; eblas simpligi la ekvacion dividante ambaŭ ĝiajn membrojn per kvadrato de la nekonato.

rekoni

(tr)
1.
Trovi en io aŭ en iu konat(aĵ)on; identigi1 individuon kun (ideo pri) onia konato: mi rekonas lian skribon; rekoni iun sub la maskoB; ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekoneblecoZ.
2.
=agnoski ŝanĝojn oni povos fari en nia lingvo nur kiam ĝi estos rekonata de la regnojZ.

rekonado

La ago rekoni.

rekono

Rekonado: oni ne devas trooftigi la rekonojn en teatraĵo; KOMP la algoritmoj de formorekono.

konigilo [19]

KOMP Ano de datenopo, per kiu oni distingas ĝin de aliaj dateonopoj kaj referencas al ĝi: ĉefkonigilo, kromkonigilo. SIN:ŝlosiloVD:etikedo

tradukoj

anglaj

~i: know; ek~teorio: gnoseology, epistemology, theory of knowledge; ne~ato 2.: unknown. ek~u vin mem: know thyself; formore~o: pattern rekognition.

belorusaj

~i: ведаць, быць знаёмым (з кімсьці, чымсьці); ~ato: знаёмы (наз.); ~ateco: вядомасьць; ~igi: пазнаёміць, азнаёміць; ~iĝi: стаць вядомым; ~ado: веданьне; ek~i: пазнаць, спазнаць, зазнаць, зьведаць, даведацца; ne~ato 1.: невядомы (наз.), незнаёмы (наз.); ne~ato 2.: невядомае (наз.), невядомая пераменная, невядомая зьменная; re~i 1.: пазнаць, распазнаць; re~i 2.: прызнаць; re~o: пазнаваньне, распазнаваньне. formore~o: пазнаваньне вобразаў, распазнаваньне вобразаў.

ĉeĥaj

~i: znát.

francaj

~i: connaitre; ~ato: connaissance (personne); ~ateco: réputation; ~igi: faire connaitre; ~iĝi: faire connaissance, se faire connaitre; ~ado: connaissance (expérience); ek~i: reconnaitre (identifier); ek~teorio: epistémologie; inter~atiĝi, : faire connaissance; ne~ato 1.: inconnu (subst.); ne~ato 2.: inconnue; re~i: reconnaitre; re~o: reconnaissance (fait de reconnaitre). formore~o: reconnaissance de formes.

germanaj

~i: kennen; ~ato: Bekannter, Bekannte; ~ateco: Bekanntheit, Bekanntschaft; ~igi: bekannt machen, vorstellen; ~ado: Wissen, Kenntnis; ek~i: kennenlernen; ek~teorio: Erkentnistheorie; ne~ato 2.: Unbekannte; re~i 1.: erkennen. ek~u vin mem: erkenne dich selbst.

hispanaj

~i: conocer; ~ato: conocido; ~ateco: reconocimiento; ~iĝi: conocerse; ~ado: conocimiento; ek~teorio: teoría del conocimiento; ne~ato 1.: desconocido; ne~ato 2.: incógnita; re~i 1.: reconocer; re~i 2.: reconocer.

hungaraj

~i: ismer; ~ato: ismerős; ~ateco: ismertség, ismeretség; ~igi: ismertet, tudat; ~iĝi: ismertté válik, megismerkedik, megismerszik; ~ado: ismeret, ismerés; ek~i: megismer; ek~teorio: ismeretelmélet, gnoszeológia, episztemológia; ne~ato 1.: ismeretlen; ne~ato 2.: ismeretlen; re~i 1.: felismer, ráismer; re~i 2.: elismer; re~o: felismerés, elismerés. ni reciproke nin ~as, klarigon ne bezonas: ismerjük mi egymást; oni lin ~as kiel blankan lupon: ismerik, mint a rossz pénzt; kiu panon donas, malsaton ne ~as: az adakozás nem teszen szegénnyé; se edzino ordonas, domo ordon ne ~as: ha az asszony uralkodik, nincs rend a házban; ŝlosilo uzata ruston ne ~as: gyakran forgatott kulcs nem rozsdásodik; fari ~atecon: ismeretséget köt; ~iĝas majstro laŭ sia laboro: a munka dicséri mesterét; ~iĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago: madarat tolláról, embert barátjáról ismered meg; laŭ la frukto oni arbon ek~as: gyümölcséről ismerni meg a fát; oni ek~as bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido: nevetése árulja el az ostobát; ek~u vin mem: ismerd meg önmagad; nere~ebleco: felismerhetetlenség; formore~o: mintafelismerés.

malnovgrekaj

ek~u vin mem: γνώθι σεαυτόν.

nederlandaj

~i: kennen; ~ato: kennis, bekende; ~ateco: kennis; ~igi: doen kennen; ~iĝi: kenbaar zijn; ~ado: kennis; ek~i: leren kennen; ek~teorio: epistemologie, kennistheorie, kennisleer, kenleer; inter~atiĝi, : kennismaken; ne~ato: onbekende; re~i 1.: herkennen; re~i 2.: erkennen; re~ado: erkennen; re~o: erkenning.

polaj

ne~ato 2.: niewiadoma; ~igilo : klucz.

portugalaj

~i: conhecer, saber.

rusaj

~i 1.: знать, быть известным (кому-л.); ~i: знать, быть знакомым (с кем-л., чем-л.); ~ato: знакомый (сущ.); ~ateco: известность; ~igi: познакомить, ознакомить; ~iĝi: стать известным; ~ado: знание; ek~i: познать, узнать; ek~teorio: гносеология, теория познания; ne~ato 1.: незнакомец, неизвестный (сущ.); ne~ato 2.: неизвестное; re~i 1.: узнать, распознать; re~i 2.: признать; re~o: узнавание, признание. ek~u vin mem: познай самого себя; nere~ebleco: неузнаваемость; formore~o: распознавание образов.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Abocolibro
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27.
4. Zamenhof, trad. Vladimir Gernet: Letero al N.A. Borovko
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
14. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
15. G. Formizzi: Filozofio kaj teologio en la verkoj de J.A. Komenský, Internacia Seminario pri Komenio. Prago, 1992-07-22. Prelegaro.
16. J. Sárközi: Filmo por pli ol 16 jaruloj kaj aliaj noveloj, 1995
17. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 4
18. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 15
19. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005

administraj notoj

pri ne~ato 2.:
      Supozeble ekzistas ankaux figursenca uzo de tio ("lia reago al tio
      estas absoluta ne~ato"), sed mi ne trovis ekz-ojn.
      [MB]
    

[^Revo] [kon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.36 2010/12/08 19:04:31 ]