tradukoj: be es fr hu nl pt ru

irit/i G

iriti

(tr)
1.
MED Kaŭzi doloron, inflamon aŭ eksciton en organo: tio iritas la stomakon. VD:inciti 4.
2.
(poezie) Forte eksciti, kolerigi: ambaŭ kverelis.... Rejento iritita estis plej terureG. VD:inciti 1.

irito

MEDPSI
Reakcio de vivaj organoj, principe nervoj, je ekscito ekstera; ĝi en la nervocentro transformiĝas en sensaĵon, kaj estas fiziologie mezaĵo inter la fizika ekscito kaj la psikologia sensaĵo.

tradukoj

belorusaj

~i: раздражняць; ~o: раздражненьне.

francaj

~i 1.: irriter; ~i 2.: irriter, mettre en colère; ~o: irritation.

hispanaj

~i: irritar.

hungaraj

~i: irritál, ingerel; ~o: irritáció, ingerelés, inger.

nederlandaj

~i: irriteren; ~o: irritatie.

portugalaj

~i: irritar; ~o: irritação.

rusaj

~i: раздражать; ~o: раздражение.

administraj notoj

pri irit/i :
  Tiu cxi artikolo estis kopiita de PIV. Indus koherigi
  gxian vortuzon kun la cetero de REVO (sensajxo/sentumajxo).
  La Grabowski-a ekzemplo havas strangan sintakson (kial
  terurE?).
  Ankaux gxenas la nesimetrieco inter ~i kaj ~o. Ial la
  substantiva formo konservas nur la medicinan sencon (tamen
  malvastigante gxin preskaux nur al psikologia(?) senco).
  Kvankam mi tradukis ~o francen per "irritation", mi ne
  scias, cxu vere tiu cxi vorto estas uzata kun la senco de
  la difino.
  En UrdHadda trovigxas ankaux la formo "iritigxo" (forta
  incitigxo).
  [MB]

[^Revo] [irit.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.7 2005/12/07 17:31:31 ]