(iun)Eksciti ties koleron:
ili incitis Min per ne-dio, [...]
tial Mi incitos ilin per ne-popolo
[1];
ne incitu [la anĝelon],
ĉar li ne pardonos vian pekon
[2];
la princo volas inciti nin per sia favoratino
[3];
urson evitu, duonpatrinon ne incitu
[4];
la incitita ĉefpastro ne lasis sin distri de siaj ideoj
[5];
diskuti per incitita voĉo (voĉo de
incitito).
ĉagreni,
defii,
iriti,
piki,
provoki,
spiti.
Rim.:
En la bibliaj ekzemploj la kolero fontas el la ĵaluzo
de Dio. En pli moderna lingvaĵo la kolero aperas ofte
kiel sekvo de vortaj atakoj: pikoj, mokoj ks.
2.
(beston)
Suferigi ĝin por vigligi ĝian agresemon:
inciti hundon, abelojn;
(figure)
abelujon ne incitu, amason ne spitu
[6];
la dresisto [...] senĉese incitis la serpentojn
[7];
[la virbovo] komencis persekuti la lancistojn,
kiuj incitis lin per pikado
[8];
(figure)
lia modesteco estis incitilo por liaj malamikoj.
turmenti.
3.
Malmilde instigi,
senkaŝe instigi al malbono:
inciti koleron, senton, ĵaluzon, fieronB,
envion, deziron, pasion,
kverelon, ribelon;
ni trovis ĉi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado
[9];
malbone kaŝita ŝteliston incitas
[10];
mi vidas, ke mia silento incitas vian malŝaton;
Li incitis Davidon kontraŭ [la Izraelidoj](instigis
Davidon kontraŭ ili)[11];
senhontaj virinoj logincitadis la pasantojnZ.
instigi,
naski,
veki.
4.
Malmilde eksciti korpan organon
aŭ sentumaĵon:
inciti la nervojn;
tro kruda lumo incitas la okulojn;
inciti la galon (kolerigi);
inciti la soifon, la doloron;
la incitanta blankeco de la neĝo;
incitanta flaveco de la sablo de la libia dezerto
[12].
(figure)
Sofio estis tute ne bela, tamen sen okulincitantaj malbonpunktoj
[13].
agiti,
agaci,
iriti.
5.
(figure) (poezie) Eksciti la aktivecon de io,
kvazaŭ kolerigante ĝin:
inciti la fajronZ;
la incititaj (furiozaj) ondoj de maro.
Rim.:Inciti enhavas ĉiam en si ideon de malmildeco, akreco,
krudeco, eĉ malagrableco; oni do ne devas uzi ĝin
sendistinge anstataŭ eksciti, kiu enhavas esence nur la
ideon de plivigligo.
incito
1.
Io, kio incitas:
mokriproĉoj, incitoj kaj kriegoj aŭdiĝis
el ĉiuj flankoj
[14];
li ne restigis ĉe Jerobeam eĉ unu animon [...]
pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon
[15];
Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj,
per kiuj incitis Lin Manase
[16].
piko.
2.
(malofte) inciteco:
inter la konstrulaboristoj regis ega incito
(kontraŭ la estraro)[17].
incitadi
Ade inciti:
fiakristo incitadis sian ĉevalon
[18];
ekbato de nazo aperigas sangon kaj incitado de kolero
kaŭzas malpacon
[19];
la incitado de ŝovinismaj sentoj kondukas al milito;
incitado de la vidnervo per ia ajn procedo
naskas ĉiam dolorajn sentumaĵojn.
Stato de iu aŭ io incitita:
tiu ja estas la bono, kiun al mi faris miaj persekutantoj
senmezure eluzante ĉiujn sagojn de sia inciteco
[20].
inciteti
Milde inciti:
li incitetadis eĉ la malgrandan Gerdan,
kiu lin amis el la tuta koro
[21].
incitiĝi
Iĝi incitita:
ne incitiĝu pro la malvirtuloj
[22];
- Kion do vi ankoraŭ diras? - sufokate de
incitiĝo
Azazello preskaŭ siblis
[23];
la tono de incitiĝo estis sufiĉa indiko
pri la animstato de la inspektoro
[24].
incitiĝema
Facile incitiĝanta:
incitiĝema karaktero, humoro;
malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema
[25];
malsaĝulon mortigas la kolero,
kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco
(aŭ: incitiĝemo)[26].
incitebla