tradukoj: pt ru

-iv/ [1]

(sufikso)
Neoficiala sufikso indikanta aktivan kapablon (dum la fundamenta -ebl esprimas kapablon pasivan): kreiva aŭtoro; produktiva sufikso; informiva artikolo; distingivo de ekrano, optika ilo; registriva surfaco.
Rim.: En multaj okazoj eblas uzi preskaŭ sinonime la sufikson -em: bruliva likvo = brulema likvo (kvankam bruliva likvo eble malpli facile ekbrulas ol likvo brulema); aŭ la sufiksecajn radikojn -pova, -kapabla: pagiva = pagipova; komputiva = komputokapabla.

tradukoj

portugalaj

-iv/ : -ivo.

rusaj

kre~a: творческий; produkt~a: продуктивный; inform~a: информативный; disting~o: разрешающая способность; registr~a surfaco: чувствительная поверхность.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [iv.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2007/04/20 16:31:40 ]