tradukoj: be br ca cs de en es fi fr he hu nl pl pt ru sk sv tp tr vo

*kaj

*kajTEZ

Konjunkcio1 , kiu signifas „plie, aldone“. Ĝi ligas frazojn, propoziciojn aŭ vortojn, kiuj havas saman gramatikan rolon. Se oni kunligas pli ol du elementojn, oni metas normale la vorton „kaj“ inter la du lastajn. Por emfazi la kunecon oni povas meti ĝin inter ĉiujn kunordigatajn elementojn. Por insista senco oni povas meti la vorton „kaj“ ankaux antaŭ la unuan el du (aux pli multaj) aferoj. Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren [1]; [Abram] havis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn [2]; li honeste kaj klere prezentas la argumentojn kaj por kaj kontraŭ la ideo de mondregistaro [3];

kajo [4]TEZ

KOMPMAT
Logika ligilo1.b kaj la logika operacio respondaj al la gramatika konjukcio kaj: en matematiko kaj en ALGOL-60 la Bulean kajon simbolas la „logika kajsigno“ [5]; KOMP en la programlingvo C && estas simbolo de sorbema kajo [6].

Rim.: Iuj riproĉas al la termino kajo homonimion kun la fervoja kajo. Tamen la ekzisto de la fundamenta konjunkcio kaj aŭtomate neprigas la eblon derivi la substantivon kajo, sammaniere kiel en la okazoj pri plus‐pluso, jes‐jeso, kontraŭ‐kontraŭo ktp. Do, el la du vortoj ĝuste la fervoja kajo estas riproĉinda. Due, la konfuzo inter tiuj homonimoj estas praktike malprobabla, dum tute male, la konfuzo inter konjunkcio gramatika kaj konjunkcio2 Bulea estas ne nur ebla sed fakte atestita. [Sergio Pokrovskij]

malkajo

KOMPMAT
Duloka Bulea operacio, kiu veras se almenaŭ unu el ĝiaj argumentoj estas malvera: x MALKAJ y = ~(x KAJ y): KOMP malkajo sufiĉas por esprimi ajnan Bulean funkcion [7].

kaj-signo

TIPMAT
Tipografia signo &, kun kelkaj kurboj, uzata kiel la vorto „kaj“ en teksto kaj diverscele en programlingvoj.

tradukoj

anglaj

~: and; ~o : AND operator, conjunction; mal~o: NAND function, Sheffer stroke, nonconjunction; ~-signo: ampersand. sorbema ~o: short-cut AND, logical AND operator.

belorusaj

~: і.

bretonaj

~: ha.

ĉeĥaj

~: a.

finnaj

~: ja, sekä; ~o : ja-operaattori, (looginen) konjunktio; mal~o: NAND-operaatio, Shefferin viiva; ~-signo: et-merkki. ~ por ~ kontraŭ: sekä puolesta että vastaan.

francaj

~: et.

germanaj

~: und; ~o : Konjunktion (Logik), AND-Verknüpfung; mal~o: NAND-Verknüpfung.

hebreaj

~: ו-, וגם.

hispanaj

~: y.

hungaraj

~: és, s, meg ; ~o : ÉS műveletjel, ÉS operátor, ÉS művelet, konjunkció; mal~o: ÉS-NEM művelet, NAND művelet, Sheffer-vonás; ~-signo: és-jel, kereskedelmi "és". sorbema ~o: logikai ÉS operátor.

katalunaj

~: i; ~o : conjunció, operació AND; mal~o: negació alternativa, operació NAND; ~-signo: et, i comercial.

nederlandaj

~: en; mal~o: logische NEN; ~-signo: ampersand, et-teken. sorbema ~o: logische EN.

polaj

~: i, oraz; ~o : koniunkcja, iloczyn logiczny, operator logiczny AND, operator logiczny ORAZ, operator konkatenacji (np. w Basic-u) , operator koniunkcji (np. w Pythonie) ; mal~o: dysjunkcja, operator dysjunkcji, funktor Sheffera, kreska Sheffera, operator NAND; ~-signo: et, etka, ampersand, handlowe i (wg normy PN-I-06000). sorbema ~o: koniunkcja, iloczyn logiczny, operator logiczny AND, operator logiczny ORAZ, operator koniunkcji.

portugalaj

~: e (conj.); ~o : operador E, operador AND; mal~o: operador NAND; ~-signo: "ampersand", E comercial. sorbema ~o: operador E, operador AND.

rusaj

~: и; ~o : операция И , логическое умножение, конъюнкция ; mal~o: штрих Шефера .

slovakaj

~: a, aj.

svedaj

~: och.

tokiponaj

~: en.

turkaj

~: ve.

volapukaj

~: e.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro 28
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 12:16
3. Kep Enderby: Unu grandan rondon familian, Monato, 2002
4. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta
5. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
6. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
7. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono

[^Revo] [kaj.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2012/01/06 14:10:09 ]