tradukoj: be ca de en fr hu nl ru

kariljon/o

kariljono TEZ

MUZ
Frapinstrumento konsistanta el multaj diversaj metalaj sonoriloj, kies frapiloj estas konektitaj al klavaro: la studprogramo daŭras ses jarojn kaj ampleksas kariljonludadon, muzikteorion, harmonion, kontrapunkton, kariljonhistorion, sonorilsciencon, komponadon kaj kariljonaranĝadon, grupan kantadon kaj gimnastikon [1] ; eblas vidi ankaŭ muron, kiun plibeligas porcelanaj 26-sonorila kariljono kaj vinberaroj [2] . sonorilaro

kariljonisto

MUZ
Persono, kiu profesie ludas kariljonon: Ĝin [la kariljonlernejon] establis la fama kariljonisto Jef Denyn [3] .

tradukoj

anglaj

~o : carillon.

belorusaj

~o : карыльён.

francaj

~o : carillon; ~isto : carillonneur.

germanaj

~o : Glockenspiel; ~isto : Glockenspieler.

hungaraj

~o : harangjáték, campanelli.

katalunaj

~o : carilló; ~isto : carillonista.

nederlandaj

~o : beiaard, klokkenspel, carillon; ~isto : beiaardier.

rusaj

~o : карильон, глокеншпиль, колокольчики (муз. инструмент).

fontoj

1. Jo Haazen: Unika muziklernejo en Belgio, Monato, n-ro 04/1997
2. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, n-ro 02/2001
3. Jo Haazen: Unika muziklernejo en Belgio, Monato, n-ro 04/1997

[^Revo] [kariljon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2012/01/03 23:10:18 ]