tradukoj: de en fr hu nl ru tp

*sonor/i [1]

*sonoriTEZ

(ntr)
Soni kaj daŭre aŭdiĝi post ĉeso de la kaŭzo: ĉiuj sonoriloj de preĝejoj sonoris [2]; en la palacoj sonoras luksaj festenojB; mi faros ... tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj [3]. VD:tinti, vibri

sonora

Klare kaj daŭre sonanta, facile aŭdebla: sonora voĉo. VD:laŭta

sonoroTEZ

1.
Sono daŭre sonanta post ĉeso de ĝia kaŭzo: la vitro dispeciĝis kun sonoro [4].
2.TEZ
FON Regule vibranta sono, havanta diferencigeblan altecon. VD:bruero, tono, vokalo

sonoretigiTEZ

(malofte) Interfrapi la glasojn antaŭ ol trinki je honoro de iu aŭ io.
Rim.: Ekzemplo ne troveblas. Prefere uzu tintigi, tosti.

sonorigi

Kaŭzi sonoron per tiucela ilo: bonvolu sonorigi al la servisto.

sonorigisto

Homo, metie sonoriganta la sonorilojn de preĝejo.

sonorilaroTEZ

MUZSIN:kariljono

sonorilejo, sonorilturo

ARKI Turo enhavanta sonorilojn.

*sonoriloTEZ

MUZ Frapinstrumento estiganta sonoron, ĝenerale konsistanta el metala kava duonsfero kun svingebla frapilo: per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [5]; la vilaĝa sonorilo malgaje eksonis noktomezon [6].

tradukoj

anglaj

~i: ring.

francaj

~i: résonner, sonner, tinter; ~a: sonore; ~o 1.: éclat sonore, sonorité; ~igi: sonner (sonnette, cloche, etc.); ~igisto: sonneur (de cloches); ~ilaro: carillon; ~ilejo, ~ilturo: campanile, clocher; ~ilo: cloche.

germanaj

~i: tönen, klingen, läuten, schallen, hallen; ~igi: tönen lassen, klingen lassen, läuten lassen; ~igisto: Glöckner; ~ilejo, ~ilturo: Glockenturm; ~ilo: Glocke, Klingel.

hungaraj

~i: zeng, cseng, bong, zúg, búg; ~o 1.: zengés, csengés, zúgás, búgás; ~o 2.: zönge; ~etigi: koccint; ~igi: csenget, harangozik; ~igisto: harangozó; ~ilaro: harangjáték, campanelli; ~ilejo, ~ilturo: harangtorony; ~ilo: csengő, harang.

nederlandaj

~i: galmen, luiden, klinken; ~etigi: klinken; ~igi: bellen, aanbellen; ~igisto: klokkenluider; ~ilejo, ~ilturo: klokkentoren; ~ilo: bel, klok.

rusaj

~i: звенеть; ~o 1.: звон; ~etigi: чокнуться (бокалами); ~igi: звонить, позвонить; ~igisto: звонарь; ~ilejo, ~ilturo: звонница; ~ilo: колокол, колокольчик.

tokiponaj

~i: kalama.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:11
4. V. Varankin: Metropoliteno
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo

[^Revo] [sonor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/06/11 17:10:11 ]