Demanda pronomo3
adverba, signifanta „en kiu tempo?“:
kiam vi foriros?
2.
Subordiga
konjunkcio,
signifanta „en la tempo, dum kiu“:
kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojnZ;
ĝi blekas nur, kiam ĝi malsatas;
de la momento, ...;
de la tago, ...;
de kiamZ;
post kiam;
ĉiun fojon, kiam...
kiam ajn [la morto] venas, ĝi
ĉiam venas, antaŭ ol oni ĝin atendas
[1].
apenaŭ
tuj de kiam[la malbonoj] alvenas, la okazaĵo,
ĉar ĝi forprenas de ili ĉion imagan, kion ili havis,
reduktas ilin al ilia ĝusta valoro
[2];
ekde kiam oni herbojn kolektas nur por fariĝi aŭtoro
aŭ profesoro, tiu tuta milda ĉarmo svenas
[3].
ekkiam
(neologismo)
1.
Tuj post kiam, komencante kiam
(laŭ la komenca senco de ek-1):
Ekkiam regos am' sur ter'
Alvenos tagoj sen malsato
[4];
2.
Je la momento kiam, apenaŭ
(laŭ la momenta senco de ek-2):
ekkiam la edzo lasas ŝin sola ŝi vokas la nekonaton
[5];
Ĉiam same! Ekkiam mi enbanujiĝas, tuj iu tedulo
alvenas!