tradukoj: be de fr nl pl pt ru tp vo

*ek-

I.

ek-

Aspekta prefikso signifanta ke procezo aŭ stato komenciĝas subite kaj prcize je koncerna momento:
1.
kun eventuala plia daŭro (komenca aspekto): kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan,sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis [1]; subite ni ekvidis la maron; eksonis la sonoriloj [2]; se homo ekaŭdas ion konatanZ; ekbruligu kandelon ĉar estas jam mallumeZ; ekde; ekkiam.
Rim.: En tiu senco la prefikso ek (komenco de ago) ludas, ĉe la netransitivaj verboj, la saman rolon kiel la sufikso (veno en staton): eksidi ― sidiĝi, ekstari ― stariĝi, ekkuŝi ― kuŝiĝi; ekesti ― estiĝi.
2.
sen plua daŭro (momenta aspekto): „ho, ĉielo!“ ekkriis la patrino [3]; mi eksaltis de surprizo [4]; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo [5].
Rim.: En tiu senco la prefikso ek, same kiel ĝia kontraŭo ad, estas uzata kiel konjugacia afikso, por precizigi la sencon de la perfekto: ĝi prezentas la agon kiel simplan kaj nedaŭran temperon, kaj tradukas la francan „simplan pasinton“ kaj la grekan „aoriston“: tio ĉi ekenuigis la virinon; ŝi ekbrulis per envio; la vento ekŝancelis la akvon.
II.
Memstare uzata vortero kun la senco ek-:

eke de

(prepoziciaĵo)
Komencante tuj post.

ek

Interjekcio, esprimanta, ke oni ekagu. ek al la batalo! [6];

eki

(ntr)
=komenciĝi post la raportoj ekis vigla diskutado.

ekigi

Komenci: temas pri la ekigo de grava agado.

tradukoj

belorusaj

~i: пачынацца; ~igi: пачынаць.

francaj

~e de: à compter de, à partir de, depuis; ~i: commencer, débuter; ~igi: commencer.

germanaj

~-: los-, er-, an-; ~e de: von ... an, direkt nach, ab; ~: los, los geht's, auf, auf geht's; ~i: beginnen (mit) [+Dat], anfangen, loslegen, starten; ~igi: beginnen [+Akk], anstoßen, starten [+Akk].

nederlandaj

~e de: vanaf; ~: vooruit!, start!; ~i: beginnen; ~igi: doen beginnen.

polaj

~: start!, naprzód!, marsz!; ~i: rozpoczynać się, startować; ~igi: rozpoczynać, wszczynać, jąć się.

portugalaj

~- 1.: pôr-se a ..., começar a ....

rusaj

~- 1.: за-; ~- 2.: -ну-; ~e de: начиная с; ~: давай!, начинай!, вперёд!, марш!, пошёл!; ~i: начаться; ~igi: начать.

tokiponaj

~-: kama.

volapukaj

~: suso.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
6. Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [ek.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2010/01/06 17:30:27 ]