tradukoj: be cs de fr he hu ku nl no pt ru sv tr vo

*kie

*kie

1.
Demanda adverbo, signifanta „en kiu loko?“: Kie estas la libro kaj la krajono? – La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro [1]; kie li estas?
2.
Relativa adverbo, signifanta „en la loko, en kiu“: mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo [2]; kie jukas, tie ni gratas [3]; kie estas sufero, estas ankaŭ espero [4]; mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancojZ (tiam, kiam); en tiaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu...Z; laŭ la krio de la koko, tuj spirito ĉiu, kie ajn li vagas, rapidas hejmenZ.

*kien

1.
Demanda adverbo, signifanta „al kiu loko?“ (en demando pri direkto aŭ celo de movo ktp): Kien vi iras? ― Mi iras en la ĝardenon [5].
2.
Relativa adverbo, signifanta „al tiu loko, kie“: li trafis ien, kien li ne celis; li loĝas tie, kien eĉ birdo ne flugas [6]; kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras [7].

tradukoj

belorusaj

~: дзе; ~n: куды.

ĉeĥaj

~: kde.

francaj

~: où, en quel lieu, dans le lieu que. ~ ajn: où que, en quelque lieu que.

germanaj

~: wo; ~n: wohin.

hebreaj

~ 1.: איה, איפה, היכן; ~ 2.: במקום בו.

hungaraj

~ 1.: hol; ~ 2.: ahol; ~n 1.: hová; ~n 2.: ahová. ~n kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras: oda megy a cérna, ahová a tű húzza.

kurdaj

~: ku.

nederlandaj

~: waar; ~n 1.: waarheen; ~n 2.: waar.

norvegaj

~: hvor; ~n: hvorhen.

portugalaj

~ 1.: onde.

rusaj

~: где; ~n: куда. ~n kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras: куда иголка, туда и нитка.

svedaj

~: var; ~n: vart.

turkaj

~: nerede.

volapukaj

~ 1.: kiplad; ~ 2.: .

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 6
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §26.
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [kie.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2010/03/11 17:30:25 ]