tradukoj: be de en es fr nl pl pt ru

kombinatorik/o

kombinatoriko

MAT[1]
Branĉo de matematiko, kiu studas problemojn rilatajn al elektado kaj kombinado de elementoj de finia (aŭ, almenaŭ, diskreta) aro laŭ antaŭfiksitaj reguloj; la klasikaj kaj elementaj nocioj de kombinatoriko estas aranĝaĵo, kombinaĵo, permutaĵo.

kombinatorikaĵo

MAT[2]
Supernocio por aranĝaĵo, kombinaĵo, permutaĵo.

tradukoj

anglaj

~o: combinatorics, combinatorial analysis; ~aĵo: choice.

belorusaj

~o: камбінаторыка.

francaj

~o: analyse combinatoire.

germanaj

~o: Kombinatorik; ~aĵo: Zusammenstellung.

hispanaj

~o: combinatoria; ~aĵo: combinación.

nederlandaj

~o: kombinatoriek.

polaj

~o: kombinatoryka.

portugalaj

~o: análise combinatória.

rusaj

~o: комбинаторика, комбинаторный анализ; ~aĵo: соединение, выборка.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 13
2. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono

administraj notoj

pri ~aĵo:
    Tiu termino aperas nek en MatVort, nek en PIV2. Mi vane
    sercxis pravigon de la nacilingvaj tradukoj. Supozeble
    temas pri nefakaj tradukoj. [MB]
  

[^Revo] [kombin1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.5 2007/01/18 17:30:32 ]