tradukoj: be de en fr nl pl pt ru

1komedi/o

komedio

1.
TEA Teatraĵo, kiu ekscitas la ridon prezentante komikajn personojn aŭ amuzajn eksterordinarajn cirkonstancojn: la komedioj de Aristofano, Moliero; karaktera komedio (kiu prezentas ridindajn malvirtetojn); intriga komedio (kiu prezentas amuzajn aventurojn); mora komedio (prezentanta maniojn proprajn je iu tempo aŭ lando) . SUB:burlesko, farso,
2.
(figure) Aranĝo malsincera por trompi per falsa ŝajno; ŝajnigo, hipokriteco: perfidulo, ludanta la komedion de lojalecoB.

komedia

1.
TEA Rilata al komedio: komedia aktoro, teatraĵo, verkisto, sceno, karaktero.
2.
(figure) Malsincera, hipokrita: oni diros, ke ni aranĝis komedian elektonZ.

komedii

1.
(ntr)
TEA Ludi komedion.
2.
(tr)
(figure) =hipokriti

komediisto

Aktoro, ludanta komedion.

tradukoj

anglaj

~o: comedy; ~a: comedic; ~isto: comedian.

belorusaj

~o: камэдыя; ~a 1.: камэдыйны, камічны, сьмяшлівы; ~i 1.: граць камэдыю .

francaj

~o 1.: comédie; ~o 2.: comédie, exagération, farce, tromperie; ~a 1.: de comédie, comique; ~a 2.: de comédie, comédien; ~i: jouer la comédie, affecter, feindre, faire l'hypocrite, prétendre, faire semblant (de); ~isto: comédien.

germanaj

~o 1.: Komödie, Lustspiel; ~o 2.: Komödie; ~isto: Komödiant.

nederlandaj

~o 1.: comedie, blijspel; ~o 2.: comedie; ~i: comedie spelen.

polaj

~o: komedia; ~a: komediowy, komediancki; ~i: grać komedię; ~isto: komediant.

portugalaj

~o: comédia.

rusaj

~o: комедия; ~a 1.: комедийный, комический, комичный; ~a 2.: притворный; ~i 1.: играть комедию ; ~i 2.: ломать комедию ; ~isto: комедиант.

[^Revo] [komedi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/05/26 16:30:33 ]