tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

*konfid/i [1]

*konfidi

1.
(tr)
(iun aŭ ion, al iu)
a)
Transdoni al ties prizorgo kun plena fido, ke li plenumos la taskon honeste, kompetente: forveturante la gepatroj konfidis la infanon al la vartistinoB; vi la gajnon de la veto konfidis ne al tute ĝusta manoZ; konfidi komision al iu; la al mi konfiditan havon mi bone administrisZ; ili ŝipiris al Antioĥia, de kie ili estis konfiditaj al la graco de Dio por la laboro, kiun ili plenumis [2]; ĉu oni intencas konfidi al li pli altan postenon? [3]; mi loĝas ĉe vi, al vi mi konfidis mian propraĵon, kaj vi estas responda pri ĝi [4]; konfidi al iu regadon de provinco; (figure) konfidi semojn al la tero.
b)
Sciigi kun plena fido pri ties diskreteco: konfidi al iu sian malĝojon, siajn timojn, esperojn, projektojn; ŝi al neniu povis konfidi sian malĝojon [5]; mi estas nur la kronprinco kaj ne ĉiujn sekretojn oni povas konfidi al mi [6]; konfidu al mi, ke ĉi tiu traktato estas tre profita [7]. VD:konfidenci, sin konfidi
2.
(x)
Plene certi pri la honesteco, la kapablo de iu, la valoro de io: senlime konfidi iun, al iuZ; kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras [8]; konfidu, sed vidu [9]; oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, ĉar ili devas labori konfidate [10]; mi konfidas al via kavalireco [11]; kiam ili komencos prezenti raportojn, ne tro konfidu al la papiruso, sed mem kontrolu tion aŭ alion [12]; ne pensu, ke mi ne konfidas al via saĝo [13]; ili tro konfidas al sia potenco [14]; konfidi al la promesoj de iu; konfidi al tio, kion la praktiko montrasZ. SIN:havi konfidon. VD:fidi.
Rim.: La nuanco inter ĉi tiu senco kaj „fidi“ estas malgranda. Aplikate al persono, „konfidi“ precipe koncernas ties moralan valoron.

sin konfidi

Konfidi 1.b siajn intimajn pensojn, zorgojn k.s.: ho, se estus permesite al ŝi sin konfidi al [la bela reĝo], konfesi al li sian suferadon! [15].
Rim.: La novtestamenta ekzemplo Jesuo ne konfidis sin al ili [16] supozeble havas alian sencon. Ĝi povas esti interpretata per la senco 1.a („transdoni sin fidante“), sed pluraj nacilingvaj versioj tradukas per simpla „Jesuo ne konfidis al ili“.

konfido

Sento de tiu, kiu konfidas 2: akiri, ĝui, perdi ies konfidon; havi plenan konfidon al iuZ; ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, kiam li kun konfido loĝas ĉe vi [17]; konfido naskas konfidon [18]; tro da konfido kondukas al perfido [19]; kun konfido neniam rapidu [20].

konfida

Montranta konfidon: sinjorino Breine [vidis] sian edzon kaj Stella’n en viva kaj konfida interparolado [21]; al [tiu viro] mi komisiis konfidan mision [22]; la bestoj ne atakis ilin, kontraŭe ili proksimiĝis konfide [23]; tiam ni povos konfide transdoni la sorton de nia aferoZ.

konfidato, konfidatino

Persono, al kiu oni konfidas 2: eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, levis kontraŭ min la piedon [24]; al la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis tiun fatalismon [25]; la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori ĉion en la urbo mem [26].

konfidebla

(malofte)
Al kiu eblas konfidi 2: [Eŭristhetos ekstermis la piratojn] kaj al iliaj insuloj lokigis aliajn, konfideblajn, produktemajn gentojn, kiuj ne malpliigis, sed pliigis la jaran imposton [27].

konfidema

Kiu volonte konfidas 2: la birdoj estis tiel konfidemaj, ke ili preskaŭ sidiĝadis sur la ŝultroj de Elizo [28]; la maniero, kiel ili sidis unu apud la alia, esprimis konfideman proksimiĝon [29]; Katja [...] rifuzis nek al li, nek al si la senpekan plezuron de duonhontema, duonkonfidema amikeco [30].

konfidigi

Igi konfidi 2, veki konfidon: [lia vizaĝo] estis severa, sed tamen konfidiga [31]; mi eĉ devis timi en miaj revadoj, ke mia imago, kiun miaj malfeliĉoj malkonfidigis, fine turnos tiuflanken sian aktivecon [32].

konfidinda

Inda je konfido: Asarhadon sendis en la straton de l' Tomboj konfidindan homon, ordonante al li atente observi [33]; mi liveris pruvon, ke al atestantoj por ni agrablaj ni kredas ne kontrolante ilian konfidindecon [34]; dum 25 jaroj ili suriradis ĉiujn brakojn de la Neva kune kun la kanaloj de Peterburgo [...] sen pli ol unu malfeliĉaĵo: bona pruvo de l’ taŭgeco kaj konfidindeco de l’ finna gento [35].

konfiditaĵo

Aĵo, kiun oni al iu konfidis 1.a: mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago [36].

konfidulo, konfidulino

(malofte)
=konfidato, konfidatino Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fianĉo de Mathilde, kaj pro tio li estis ankaŭ la konfidulo de la du amikinoj [37].

malkonfidi

(tr)
ANT:konfidi 2 en malnova turo [...] loĝis gardisto kaj strigo: mi malkonfidis al ili ambaŭ, precipe al la strigo [38].

malkonfido

Sento de tiu, kiu malkonfidas: la samtempuloj renkontas [novajn ideojn] ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco [39]; mi vidas, ke miaj malamikoj semis malkonfidon en vian animon [40].

malkonfidema

Kiu emas malkonfidi.

memkonfido

(malofte)
=memfido tia memkonfido estis legebla sur ilia vizaĝo, kvazaŭ ĉiu el ili posedus je sia dispono nevenkeblajn regimentojn de spiritoj [41].

havi konfidon

(frazaĵo)
=konfidi 2 Johano [...] havis plenan konfidon, ke la bona Dio al li helpos [42]; ni parolis [...] pri viroj, al kiuj oni povus havi konfidon [43]; li havis konfidon al neniu, fine li eĉ al si mem ne konfidis, kaj tio estas granda malfeliĉo [44].

tradukoj

anglaj

~i: entrust.

belorusaj

~i: давяраць, даверыць; ~o: давер.

francaj

~i a: confier, remettre; ~i b: confier, avouer, dire, dévoiler, révéler; ~i 2.: avoir confiance (en, dans), faire confiance (à), compter (sur), se confier (en), se fier (à), s'en rapporter (à), s'en remettre (à), se reposer (sur); sin ~i: se confier, s'abandonner, se livrer, s'ouvrir; ~o: confiance, foi, espérance, abandon; ~a: qui dénote de la confiance, de confiance; ~ato, : confident(e), personne de confiance; ~ebla: fiable, honnête, loyal, recommandable, sérieux, sûr; ~ema: confiant; ~igi: inspirer confiance; ~inda: digne de confiance, fiable, honnête, loyal, recommandable, sérieux, sûr; ~itaĵo: dépôt; ~ulo, : confident(e), personne de confiance; mal~i: avoir de la défiance (pour), douter (de), se défier (de), se garder (de), se méfier (de); mal~o: défiance, méfiance, réserve; mal~ema: défiant, méfiant, soupçonneux; mem~o: assurance, confiance en soi; havi ~on: avoir confiance (en, dans), faire confiance (à), compter (sur), se confier (en), se fier (à), s'en rapporter (à), s'en remettre (à), se reposer (sur). ~u, sed vidu: soyez confiant, mais d'un œil seulement; ~o naskas ~on: la confiance appelle la confiance; ~o naskas ~on: a bizalom bizalmat szül; ~e: en confiance, de confiance, les yeux fermés; ~iga: qui inspire confiance, engageant; mal~igi: effaroucher, rendre défiant, inspirer méfiance.

germanaj

~i a: anvertrauen; ~i 2.: vertrauen.

hispanaj

~i: confiar; ~o: confianza; ~ema: confiado.

hungaraj

~i a: rábíz; ~i b: megoszt; ~i 2.: (meg)bízik; sin ~i: kitárulkozik, megnyílik; ~o: bizalom; ~a: bizalmas; ~ato, : megbízott; ~ebla: megbízható; ~ema: jóhiszemű; ~igi: bizalmat kelt, bizakodóvá tesz; ~inda: bizalomra méltó, bizalomra érdemes; ~itaĵo: rábízott holmi, letét; ~ulo, : vki bizalmasa, bizalmi ember; mal~i: bizalmatlan; mal~o: bizalmatlanság; mal~ema: bizalmatlan, gyanakvó; mem~o: önbizalom; havi ~on: bizalommal van. kiu ne ~as, tiu ne bedaŭras: aki nem bízik, csalódás nem éri; ~u, sed vidu: ne bízz vakon; kun ~o neniam rapidu: aki hamar hiszen, hamar csalatkozik; ~e: bizalommal; ~iga: bizalomgerjesztő, bizalomépítő; mal~igi: bizalmatlanná tesz, gyanakvóvá tesz.

nederlandaj

~i a: toevertrouwen; ~i b: toevertrouwen; ~i 2.: vertrouwen; ~o: trouw.

portugalaj

~i: confiar, ter confiança em, crer, fiar-se de, contar com.

rusaj

~i a: доверить (что-л. кому-л.); ~i b: доверить (что-л. кому-л.); ~i 2.: доверять (кому-л.); ~o: доверие.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La Nova Testamento, La agoj 14:26
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 2
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 7
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 20
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 22:7
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La porcio da glaciaĵo
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 23
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 12
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
16. La Nova Testamento, S. Johano 2:24
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:29
18. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
19. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
20. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
21. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La porcio da glaciaĵo
22. H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 10
23. Fratoj Grimm trad. K. Bein: Elektitaj fabeloj, Neĝulino kaj Rozulino
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 41:9
25. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
26. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 12
27. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Pythagoras
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
29. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 25
30. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉap. 17
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
32. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 20
34. trad. K. Bein: Internacia Krestomatio, Rakonto pri spiritoj
35. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
36. La Nova Testamento, II. Timoteo 1:12
37. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Nur unu vorton!
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
39. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
40. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 23
41. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 7
42. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj

[^Revo] [konfid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/09/18 16:30:23 ]