tradukoj: de en es fr hu nl pt ru

*fid/i [1]

*fidiTEZ

(x)
Plenkredi je la kapablo, servo, helpo de iu, aŭ je la efiko de io: ne maltrankviliĝu kaj fidu al mi, mi bone plenumos la komision; ne fidu fidelulon, fidu propran okulon [2]; plene fidi pri medikamento; li tro fidas al siaj fortoj, je sia saĝo; vian vorton mi fidas [3]; ne fidu heredon, fidu posedon (fidu havataĵon pli ol havotaĵon) [4]; fidigi (igi fidanta) iunZ. VD:konfidi, kredi

fidoTEZ

Sento de fidanto: la fido pri la sukceso; perdi la fidon al Dio; meti sian fidon sur iunZ; trompi la fidon de iuZ.

fidindaZTEZ

Inda je fido: fidinda persono, metodo, konsilo.

memfidoZTEZ

Fido je si mem, je sia saĝo, kapablo. VD:aroganteco, fiereco, malhumileco

bonfido

Senartifika, tute fidinda sincereco.

malfidiTEZ

(x)
Tute ne fidi, suspekti.

nefidinda, malfidinda

Tia, ke ĝin oni ne fidu: kial serĉi en ReVo, se ĝi estas tiel malklara, nefidinda kaj amatoreca? [5]; la sistemo por akiri vizon por Kubano estas tre malrapida kaj malfidinda [6].

tradukoj

anglaj

~i: trust.

francaj

~i: avoir foi (en), avoir confiance (en, dans), faire confiance (à), compter (sur), se confier (en), se fier (à), s'en rapporter (à), s'en remettre (à), se reposer (sur); ~o: confiance, foi; ~inda: digne de confiance, fiable, recommandable, sérieux, sûr; mem~o: assurance, confiance en soi; mal~i: avoir de la défiance (pour), douter (de), se défier (de), se garder (de), se méfier (de); ne~inda, : douteux, peu fiable. ~igi: mettre en confiance.

germanaj

~i: trauen, vertrauen; ~o: Vertrauen; ~inda: vertrauenswürdig; mem~o: Selbstvertrauen; mal~i: misstrauen.

hispanaj

~i: confiar, tener fe; ~o: confianza, fe; ~inda: confiable; mem~o: fe en sí mismo; bon~o: buena fe; mal~i: desconfiar.

hungaraj

~i: bízik, bizakodik; ~o: bizalom, bizakodás, hit; ~inda: megbízható; mem~o: önbizalom;; mal~i: bizalmatlan, bizalmatlankodik. ~igi: bizakodóvá tesz.

nederlandaj

~i: vertrouwen op; ~o: vertrouwen; ~inda: vertrouwenswaardig; mem~o: zelfvertrouwen; mal~i: wantrouwen.

portugalaj

~i: crer, confiar, fiar-se, contar com.

rusaj

~i: полагаться (на кого-л...), доверять; ~o: доверие; ~inda: надёжный; mem~o: самоуверенность, самонадеянность; mal~i: не доверять, питать недоверие.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:114
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. B. Pabst: Kial ReVo?, 2008-05-09
6. S. Brewer: Renkontu min en Sankta Luiso, [2009]

administraj notoj

pri bon~o:
  Tiu derivajxo estas pausajxo de la franca „bonne foi“. Sxajnas, ke
  oni nun preferas diri „lojaleco“, „sincereco“ ks. PIV1 konservis nur
  „bona~e“ kun fakindiko JUR, kaj versxajne temas pri sxerceto pro
  la hazarda koincido inter la Esperanta kaj latina esprimoj.
  [MB]

[^Revo] [fid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/02/12 17:10:08 ]