tradukoj:
be bg ca de en es hu nl pl pt ru
*korb/o
*korbo
- 1.
-
Portebla ujo el kunplektitaj salikvergetoj, bastorubandoj,
pajlaj aŭ junkaj trunketoj, metalfadenoj ks, por enteni
diversajn objektojn:
korbo por pano, da fruktoj;
abelkorbo;
paperkorbo;
pano estas alportita, korbo estu forĵetita
(ni ne bezonas plu tiun, kiu jam faris al ni
servon)[1].
- 2.
-
Golejo
(en la formo de pendanta korbo) uzata en
korbopilkado. Ĝi estas
muntata sur la stango kun tabulo kaj konsistas el korboringo kaj
korboreto.
[^Revo]
[korb.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2009/09/10 16:33:07 ]