tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl pt ru sv tr

*pilk/o

*pilkoTEZ

1.
SPO Luda ĵetbulo, ordinare el elasta materio.
2.
TEKMED Pirforma kaŭĉuka ujo, kiu finiĝas per tubeto kaj kiun oni premas por eligi la entenatan aeron aŭ fluaĵon.

piedpilkadoTEZ

SPO Sporto en kiu du grupoj (teamoj) gajnas poentojn (golojn) piedbatante pilkon tiel ke ĝi eniru la golejon (en la formo de ortangulo) de kontraŭuloj. SIN:futbalo En la sporta ludo piedpilkado estas grava kaj punenda malregulaĵo, se iu ludisto vole kikas la alian. La piedpilko-teamo (vulg. futbalteamo, futbal-dekunuo) konsistas el unu golulo kaj dek kampludistoj. [1]

piedpilko

SPO Pilko uzata en piedpilkado. Estas menciinde, ke esprimoj kiel manpilko, piedpilko k.s. ne estas ĝustaj kiel nomoj de sportobranĉo, ĉar ili indikas nur la ilon, sed ne la agadon. [2]

korbopilkadoTEZ

SPO Sporto en kiu du grupoj (teamoj) gajnas poentojn ĵetante pilkon tiel ke ĝi eniru la golejon (en la formo de pendanta korbo) de kontraŭuloj. SIN:basketbalo Eŭropo-ĉampionado de virina korbopilkado de jaro 1963 en Sofio. La korbopilko-teamo konsistas el 12 ludistoj, el kiuj la ludon partoprenas samtempe nur 5 ludistoj, kaj la ceteraj estas la ŝanĝludistoj. [3]

korbopilko

SPO Pilko uzata en korbopilkado. La pilko, uzata en la korbopilkado, estas globforma kaj pumpita je aero tiom malmola, ke falite el 180 cm-a alto sur durlignan plankon ĝi resaltas 120-140 cm-ojn alten. [4]

manpilkadoTEZ

SPO Sporto en kiu du grupoj (teamoj) gajnas poentojn ĵetante pilkon tiel ke ĝi eniru la golejon (en la formo de ortangulo) de kontraŭuloj. SIN:handbalo Pli longaj esprimoj kun epitetoj: [...] olimpika ĉampionado de manpilkado, [...] La nederlanda manpilkoteamo venkis la meksikan teamon en forta batalo kun golproporcio 12:10. [5]

manpilko

SPO Pilko uzata en manpilkado. Internacia vira manpilko-turniro. [6]

flugpilkadoTEZ

SPO Sporto en kiu du grupoj (teamoj) gajnas poentojn manfrapante pilkon super la retstrion tiel ke ĝi tuŝu la grundon (duonkampon)de kontraŭuloj. SIN:volejbalo La sporta ludo flugpilkado (vulg. volejbalo) disvolviĝas subĉiele aŭ en ĉambrego, sur longkvadratforma ludkampo dividita per reto en du 9x9 metrojn ampleksajn duonkampojn. La mondfederacio de la sporta ludo flugpilkado estas: Fédération Internationale de Volleyball (FIVB) (Esp-e: Internacia Flugpilkista Federacio). [7]

flugpilko

SPO Pilko uzata en flugpilkado.

tradukoj

anglaj

~o: ball.

belorusaj

~o 1.: мяч.

bulgaraj

~o 1.: топка; ~o: топка; pied~ado: футбол; korbo~ado: баскетбол; man~ado: хандбал; flug~ado: волейбол.

francaj

~o 1.: balle, ballon; ~o 2.: poire.

germanaj

~o: Ball; pied~ado: Fußball; pied~o: Fußball; korbo~ado: Basketball; korbo~o: Basketball; man~ado: Handball; man~o: Handball; flug~ado: Volleyball; flug~o: Volleyball.

hispanaj

~o: balón; pied~ado: fútbol, balonpié; korbo~ado: baloncesto; man~ado: balonmano; flug~ado: vóleibol, balonvolea, vólibol.

hungaraj

~o 1.: labda.

nederlandaj

~o: bal; pied~ado: het voetbal; pied~o: de voetbal; korbo~ado: het basketbal; korbo~o: de basketbal; man~ado: het handbal; man~o: de handbal; flug~ado: het volleybal; flug~o: de volleybal.

polaj

~o 1.: piłka; ~o 2.: gruszka; pied~ado: piłka nożna (dyscyplina sportu); pied~o: piłka nożna (piłka), piłka do nogi (nieformalnie); korbo~ado: koszykówka; korbo~o: piłka do koszykówki, piłka do kosza (nieformalnie); man~ado: piłka ręczna (dyscyplina sportu), szczypiorniak; man~o: piłka do piłki ręcznej, piłka do szczypiorniaka; flug~ado: piłka siatkowa (dyscyplina sportu), siatkówka (dyscyplina sportu); flug~o: piłka do siatkówki.

portugalaj

~o 1.: bola.

rusaj

~o 1.: мяч; ~o 2.: груша (резиновая).

svedaj

~o 1.: boll.

turkaj

~o 1.: top.

fontoj

1. La sporta lingvo en Esperanto (projekto) Tibor Ujlaky-Nagy
2. La sporta lingvo en Esperanto (projekto) Tibor Ujlaky-Nagy
3. La sporta lingvo en Esperanto (projekto) Tibor Ujlaky-Nagy
4. La sporta lingvo en Esperanto (projekto) Tibor Ujlaky-Nagy
5. La sporta lingvo en Esperanto (projekto) Tibor Ujlaky-Nagy
6. La sporta lingvo en Esperanto (projekto) Tibor Ujlaky-Nagy
7. La sporta lingvo en Esperanto (projekto) Tibor Ujlaky-Nagy

[^Revo] [pilk.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/03/26 07:10:09 ]