tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pt ru

*kuŝ/i [1]

*kuŝi

(ntr)
1.
(iu) Esti en horizontala kaj ripoza situacio: kiam vi kuŝos, via dormo estos agrablaZ; kuŝi en sia lito, sur matraco, sub libera ĉielo; li kuŝis sian tagmezan kuŝadonZ; Babelanoj venis por ame kuŝi kun ŝiZ.
2.
(io) Esti metita sur io, laŭ sia plej granda supraĵo: kuŝas libro, krajono, plumo, ĉapelo, paperfolio, tranĉilo, pupo, bastono, longa ŝtonoZ, kadavroZ, botelo, pioĉo, planko, ŝtupetaro sur tero; sango verŝita kuŝas sub edzinbalkono; (figure) la tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj, kiuj havas neniujn rimedojnZ; (figure) la kulpo peze kuŝis sur la konscienco de lia edzoZ. VD:sterniĝi
3.
(io) Okupi ian lokon, troviĝi, situacii, esti: en la kaso kuŝas nenio; super la valo kuŝis griza nebulo; sur arboj kuŝis prujno; kampoj kuŝas pli malalte; la malmoliĝinta tero kuŝas en nepriskribebla mallaŭtoB; la urbo kuŝas ĉe rivero; kio min ne tuŝas, kuŝu kiel kuŝas![2] kio post la montoj kuŝas, tio min neniom tuŝasZ; malĝoja esprimo kuŝis sur ŝia frunto; en liaj rigardoj kuŝas konfesoZ; antaŭ ni kuŝas (etendiĝas) grandioza estonteco; en tiu kialo kuŝas (resumiĝas) ĉiuj aliaj; la kaŭzo kuŝas en; la malfacilaĵo ne kuŝas en la strukturo de espkuŝo, sed en tiu de la nacia lingvo; lia merito kuŝas (konsistas) en tio, ke li estis la unua eltrovinto ...Z; la potenco de ia organizo kuŝas (konsistas) en ĝia unuecoZ.

kuŝejo

1.
Loko, kie iu kuŝas: mi parfumis mian kuŝejonZ; ŝi ripozis en kuŝejo de floroj; kuŝejo de sovaĝa besto.
2.
Fluejo.
3.
Mintavolo.

kuŝema

Mallaborema, malpenema: hundoj mutaj, dormemaj, kuŝemajZ.

kuŝigi

Meti iun aŭ ion, tiel ke ĝi kuŝu: kuŝigi infanon en lulilon; kuŝigi botelon sur la tablo VD:sterni

kuŝiĝi

Sin kuŝi: kuŝiĝi sur pajlo; hundo kuŝiĝas ĉe la piedoj de sia mastro; ili terenkuŝiĝis antaŭ la reĝo (adorsigne).

kuŝujoZ

Fluejo.

ventrokuŝe

Kuŝante kun la ventro sube kaj la dorso supre: tiuj de sur la klifo rimarkis homon, kiu etendiĝis ventrokuŝe inter akraj ŝtonoj [3].

tradukoj

anglaj

~i: recline.

belorusaj

~i: ляжаць; ~ejo 1.: ложа, ляжанка, лежня, логавішча; ~ejo 2.: рэчышча; ~ejo 3.: паклад, залеж; ~ema: млявы, гультаяваты, ленаваты; ~igi: класьці, пакласьці, укласьці; ~iĝi: класьціся, легчы, улегчыся; ~ujo: рэчышча.

bulgaraj

~i: лежа.

ĉeĥaj

~i: ležet.

francaj

~i: être couché, être étendu; ~ejo 1.: couche; ~ejo 2.: lit (de rivière); ~igi: coucher (mettre à l'horizontal); ~iĝi: se coucher (s'étendre); ~ujo: lit (de rivière); ventro~e: à plat-ventre.

germanaj

~i 1.: liegen; ~i 2.: liegen; ~i 3.: sein; ~ejo 1.: Lager, Liegestatt; ~ejo 2.: Bett, Flussbett; ~ejo 3.: Lagerstätte; ~ema: träge; ~igi: hinlegen, niederlegen; ~iĝi: sich hinlegen, sich niederlegen; ~ujo: Bett, Flussbett.

hispanaj

~i: yacer; ~igi: tumbar, acostar; ~iĝi: tumbarse, acostarse.

hungaraj

~i 1.: fekszik; ~i 2.: fekszik; ~i: honol, található, ott van; ~ejo 1.: fekhely; ~ejo 2.: folyóágy; ~ejo 3.: telér, telep , ásványréteg, lelőhely ; ~ema: helye, heverésző; ~igi: lefektet; ~iĝi: lefekszik; ~ujo: folyóágy.

nederlandaj

~i: liggen; ~ejo 1.: ligplaats; ~ejo 2.: bedding; ~ejo 3.: mijnader; ~ema: hangerig, vadsig; ~igi: neerleggen; ~iĝi: gaan liggen; ~ujo: rivierbedding.

portugalaj

~i: jazer, estar deitado, estar situado, ficar, estar.

rusaj

~i: лежать; ~ejo 1.: ложе, лежанка, лежбище; ~ejo 2.: русло; ~ejo 3.: залежь; ~ema: вялый, ленивый; ~igi: класть, положить, уложить; ~iĝi: лечь, улечься; ~ujo: русло.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001

[^Revo] [kusx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2008/12/27 17:30:18 ]