tradukoj: be bg br cs de el en es fr hu it nl no pt ru sv tr vo

*labor/i [1]

*laboriTEZ

(ntr)
EKON Korpe aŭ spirite peni por produkti aĵon, plenumi taskon, rezultigi efikon: labori en fabriko, oficejo, pri terkulturo; labori super malfacila tasko, super verko, romano, teksiloZ, super la stabloZ; la homaro, por kies bono ni laborasZ; tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internaciaZ.

laboro

1.
Ago labori, rezulto de tia ago: laboro kondukas al honoro kaj oroZ.
2.TEZ
FIZ Fizika grando, egala al la integralo de skalara produto de forto, aplikita al korpo, per la infinitezima movo, kiun ĝia efiko produktas sur la korpo: laboro de konstanta forto, aplikita al korpo, kiu moviĝas laŭ la direkto de la forto, egalas al produto de la forto per la trairata distanco; laboro estas unu el la formoj de energio. VD:ĵulo, povo.

laborantoTEZ

Iu, kiu laboras:
a)
EKON Por vivteni sin: dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi [2]; kiel malprudenta mi estis, [pensante], ke mi bezonas nur iri kaj diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de la laborantoj [3]. VD:dungito
b)
ESP(arkaismo) Por Esperanto: el la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam delonge plu ne vivas, [aliaj] malaperis el nia anaro [4].

laborantaroTEZ

Tuto de la laborantoj: la anoncoj en Brusela gazetoj, laŭ la tiamaj diroj, estis legitaj de vere multaj homoj en la EU-laborantaro [5]; laboro ekamasis kaj do necesis propra ejo kaj laborantaro [6]. VD:dungitaro, personaro

laboremaTEZ

Volonte laboranta.

laborestroTEZ

EKON[7][8] Supera laboristo estranta la laboron de la aliaj, ofte majstro.

laboritaĵo, laboraĵo

EKON Produkto de la laborado: laboraĵo de artistoZ.

laboristo, laboruloTEZ

1.
EKON Homo, kiu laboras: la laboristoj de la penso.
2.TEZ
Homo, kiu metie kaj korpe laboras por akiri vivrimedojn: kampolaboristo; la laborista klaso. VD:proleto

ellabori

(tr)
Estigi, produkti per sia laboro; prilabori ion por ĝin meti en difinitan staton: mi ellaboris projekton de korporacia organizacioZ; vergo doloras, sed saĝon ellaboras [9]; nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj detaloj difinitajn regulojnZ; ellabori al si la opinion, ke...Z; ĝi devas ellaboradi en la junuloj amon al honesta laboro kaj abomenon por frazistecoZ; tio, kion li diris en siaj oficialaj kongresparoladoj, estis antaŭe ellaborita kaj preparita tre precize kaj singardeme.

kunlaboriTEZ

(ntr)
Partopreni kun aliaj personoj en komuna laboro: kunlabori en gazeto, kun konata aŭtoro pri teatra verko. VD:kontribui

kunlaboro

Partopreno en komuna laboro de pluraj personoj por komuna celo.

mallaboremaTEZ

Ne volonte laboranta.

perlaboriZ, laborakiriTEZ

(tr)
Akiri ion per sia laboro: ŝi devis perlabori la vivrimedojn de la tuta familio.

prilaboriTEZ

(tr)
Labori super io; fari la necesan laboron por meti ion en taŭgan staton: prilabori kampon, projekton (trapensi), verkon; vi ne prilaboris sufiĉe vian talentonZ; belaspekta, delikata prilaboritecoZ de juvelo, vazo (fasono); prilaborita mensoZ; (figure) prilabori iun per bastonoZ (bastoni).

senlabora

[10][11]
EKON Estanta sen laboro, ĉu pro nevolo aŭ pro manko de laborofertoj.

senlaboreco

1.
Stato de tiu, kiu vole ne laboras: senlaboreco (mallaboremo) estas patrino de ĉiuj malvirtoj [12].
2.
EKON Manko de laboro; stato de tiu, kiu restas sen laboro malgraŭ sia volo: disdoni monhelpon por senlaboreco; la nombro de la senlaboruloj multe kreskis en la lando.

Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) TEZ

[13]
EKON Speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj, kiu celas akceli la socialan justecon per plibonigoj de la viv- kaj labor-kondiĉoj: spertuloj de la Internacia Labor-Organizajo (ILO) asertas, ke la nova jarmilo komenciĝis sen solvo por unu el la plej gravaj problemoj de la antaŭa: la senĉesa kresko de senlaboreco. [14].

cerblaboristoTEZ

EKON[15] Laboristo havanta plej ofte oficejan laboron, kiu ne multe postulas fizikan forton, sed multe da edukado.

ekstra laboro

EKON Laboro, kiun salajrulo plenumas pluse al la kontraktita kvanto: laŭ regulo, la alilandaj kuiristoj laboras kvin tagojn kaj duonon semajne, fakte ili ofte faras ekstran laborn [16].

kamplaboristoTEZ

EKON[17] Laboristo, kiu prizorgas kampojn, bredatajn bestojn, fruktarbarojn kaj similajn.

konstrulaboristo

KON Homo, kiu laboras en konstruejo, plenumante taskojn: Johano daŭrigas sian laboron en la forĝejo, Eriko estas en la gisejo kaj Ejnar inter la konstrulaboristoj [18].

konstrulaboro

KON Plenumo de konstruado en difinitaj loko kaj tempo: en Daresalamo konstrulaboro okazas en preskaŭ ĉiu kvartalo [19].

lignolaboristoTEZ

EKON[20] Laboristo laboranta pri la liverado de ligno produktita el arboj, plej ofte en arbaro.

peza laboro

[21]
EKON Laboro, kiu postulas grandajn korpajn fortojn kaj energion.

punlaboro

JUR Deviga laboro, kiun kulpulo estas kondamnita fari.

punlaborejoTEZ

JUR Malliberejo, en kiu restantoj plenumas devigajn, ordinare pezajn laborojn.

labordonantoTEZ

EKON[22] Persono, kiu dungas laboristojn. VD:dunganto

laborkapabla

EKON[23] Fizike kapabla fari iun profesian laboron.

laborloko

EKON[24] Loko, kiu estas indikita en laborkontrakto kaj kie laboristo regule laboras.

tradukoj

anglaj

~i: work, labor; ~ema: hardworking, industrious, assiduous, sedulous; ~estro: overseer, foreman; ~isto, 2.: laborer, working man; el~i: work out in detail, develop, ellaborate, treat at length; kun~i: collaborate; sen~a: unemployed, out of work; Internacia L~-Organizaĵo: International Labour Organisation, ILO; cerb~isto: brain worker; kamp~isto: agricultural worker; ligno~isto: wood worker; peza ~o: hard work; ~donanto: employer; ~loko: place of employment.

belorusaj

~i: працаваць, рабіць; ~o 1.: праца; ~o 2.: работа; ~ema: працавіты; ~itaĵo, : прадукт, выраб, праца; ~isto, 1.: працаўнік; ~isto, 2.: працоўны (наз.); el~i: выпрацоўваць, распрацоўваць; kun~i: супрацоўнічаць; mal~ema: лянівы, гультаяваты; per~i, : зарабляць; pri~i: апрацоўваць; sen~eco: беспрацоўе; Internacia L~-Organizaĵo: Міжнародная арганізацыя працы, МАП; pun~o: прымусовыя работы, катарга; ~donanto: працадаўца; ~kapabla: працаздольны; ~loko: месца працы.

bretonaj

~i: labourat; ~o: labour; ~ema: labourus, oberiant; ~estro: mestr-micherour; ~isto, : labourer, micherour; el~i: danzen; kun~i: kenlabourat; kun~o: kenlabour; mal~ema: didalvez, lezirek; per~i, : gounit; pri~i: labourat, merat; sen~a: dilabour; sen~eco 1.: dioberiantiz; sen~eco 2.: dilabour; Internacia L~-Organizaĵo: Aozadur Etrebroadel al Labour; kamp~isto: devezhour, mevel; ligno~isto: koadour, koataer; peza ~o: labour tenn; pun~ejo: galeoù; ~donanto: goprer, implijer; ~kapabla: barrek da labourat; ~loko: lec'h labour. ~ista klaso: renkad al labourerien; sen~ulo: dilabourad.

bulgaraj

~o: работа.

ĉeĥaj

~i: pracovat.

francaj

~i: travailler; ~o: travail; ~anto a: travailleur, employé; ~antaro: personnel, effectif, employés; ~ema: courageux, travailleur; ~estro: chef d'atelier, chef d'équipe (au travail); ~isto, : ouvrier, travailleur; el~i: élaborer; kun~i: collaborer; kun~o: collaboration; mal~ema: paresseux; per~i, : acquérir, gagner; pri~i: façonner, travailler; sen~a: chômeur (adj.), sans emploi; sen~eco 1.: oisiveté; sen~eco 2.: chômage; Internacia L~-Organizaĵo: Organisation Internationale du Travail, OIT; cerb~isto: travailleur intellectuel; ekstra ~o: heures supplémentaires; kamp~isto: ouvrier agricole, travailleur agricole; konstru~isto: ouvrier du bâtiment; konstru~o: travaux publics; ligno~isto: forestier (subst.); peza ~o: travail pénible; pun~o: travaux forcés; pun~ejo: bagne; ~donanto: employeur, patron; ~kapabla: apte au travail; ~loko: lieu de travail. ~ista klaso: classe ouvrière; pri~iteco: facture; sen~ulo: chômeur.

germanaj

~i: arbeiten; ~o 1.: Arbeit, Arbeiten, Werken; ~o 2.: Arbeit; ~ema: arbeitsam, fleißig; ~estro: Vorarbeiter; ~itaĵo, : Werk, Produkt, Arbeitsergebnis; ~isto, 1.: Arbeitender; ~isto, 2.: Arbeiter; el~i: ausarbeiten; kun~i: zusammenarbeiten, mitarbeiten; kun~o: Zusammenarbeit, Mitarbeit; mal~ema: faul; per~i, : sich erarbeiten, sich verdienen; pri~i: bearbeiten; sen~a: arbeitslos, beschäftigungslos; sen~eco 2.: Arbeitslosigkeit; Internacia L~-Organizaĵo: Internationale Arbeitsorganisation, IAO; cerb~isto: Kopfarbeiter; kamp~isto: Landarbeiter, landwirtschaftlicher Arbeiter; ligno~isto: Waldarbeiter; peza ~o: harte Arbeit, schwere Arbeit; pun~o: Strafarbeit, Zwangsarbeit; ~donanto: Arbeitgeber; ~kapabla: arbeitsfähig; ~loko: Arbeitsplatz.

grekaj

~i: δουλεύω, εργάζομαι; ~o: δουλειά, εργασία; ~ema: δουλευταράς; ~isto, : εργαζόμενος; el~i: επεξεργάζομαι, κατεργάζομαι; kun~i: συνεργάζομαι; mal~ema: τεμπέλης, χαραμοφάης; sen~eco: ανεργία.

hispanaj

~i: trabajar; ~o: trabajo; ~ema: trabajador (adj.); ~isto, : trabajador (nomb.); kun~i: colaborar; Internacia L~-Organizaĵo: Organización Internacional del Trabajo, OIT.

hungaraj

~i: dolgozik, működik; ~o: munka, dolog, működés; ~ema: dolgos, szorgalmas, munkaszerető; ~estro: munkavezető, pallér, csoportvezető, előmunkás; ~itaĵo, : termék, elkészült munka, munkadarab; ~isto, 1.: dolgozó; ~isto, 2.: munkás; el~i: kidolgoz; kun~i: együttműködik; kun~o: együttműködés; mal~ema: lusta, henye, munkakerülő; per~i, : keres; pri~i: kidolgoz, megmunkál; sen~a: munkanélküli; sen~eco 1.: semmittevés; sen~eco 2.: munkanélküliség; Internacia L~-Organizaĵo: Nemzetközi Munkaügyi Szervezet, ILO; cerb~isto: szellemi dolgozó; kamp~isto: mezőgazdasági munkás; ligno~isto: erdőmunkás, fakitermelő; peza ~o: nehéz munka; pun~o: kényszermunka; pun~ejo: fegyenctelep, fegyintézet, kényszermunkatábor; ~donanto: munkaadó; ~kapabla: munkaképes; ~loko: munkahely. ~ista klaso: munkásosztály; pri~iteco: kidolgozottság, kivitel.

italaj

~i: lavorare.

nederlandaj

~i: werken; ~o: werk, arbeid; ~ema: ijverig; ~itaĵo, : werkstuk; ~isto, : arbeider; el~i: uitwerken; kun~i: samenwerken; mal~ema: lui, werkschuw; per~i, : verdienen; pri~i: bewerken; sen~a: werkloos; sen~eco: werkloosheid; Internacia L~-Organizaĵo: Internationale Arbeidsorganisatie, IAO; pun~o: dwangarbeid, strafwerk; ~donanto: werkgever.

norvegaj

~i: jobbe, arbeide; ~o: jobb, arbeid; ~anto a: arbeider; ~ema: ivrig; ~estro: arbeidsleder, formann; ~isto, : arbeider; el~i: utarbeide; kun~i: samarbeide; kun~o: samarbeid; mal~ema: lat; pri~i: bearbeide; sen~a: arbeidsledig; sen~eco: arbeidsledighet; kamp~isto: landarbeider; ~donanto: arbeidsgiver; ~loko: arbeidsplass.

portugalaj

~i: trabalhar; ~o: trabalho; ~ema: trabalhador; ~isto, : trabalhador; el~i: elaborar; kun~i: colaborar; mal~ema: preguiçoso; sen~eco: desemprego; Internacia L~-Organizaĵo: Organização Internacional do Trabalho, OIT.

rusaj

~i: работать, трудиться; ~o 1.: труд; ~o: работа; ~ema: трудолюбивый; ~estro: мастер, бригадир, прораб, старший рабочий; ~itaĵo, : продукт, изделие, труд, работа; ~isto, 1.: работник, труженик; ~isto, 2.: рабочий (сущ.); el~i: выработать, разработать; kun~i: сотрудничать; kun~o: сотрудничество; mal~ema: ленивый; per~i, : заработать, зарабатывать; pri~i: обработать, обрабатывать; sen~a: безработный (прил.); sen~eco: безработица; Internacia L~-Organizaĵo: Международная Организация Труда, МОТ; cerb~isto: работник умственного труда; kamp~isto: сельскохозяйственный рабочий, батрак; peza ~o: тяжёлый труд; pun~o: каторга, принудительные работы; pun~ejo: каторга, исправительно-трудовой лагерь; ~donanto: работодатель; ~kapabla: работоспособный, трудоспособный; ~loko: рабочее место. ~ista klaso: рабочий класс.

svedaj

~i: arbeta; ~o: arbete; ~anto a: arbetare; ~estro: arbetsledare, förman; ~isto, : arbetare; kun~i: samarbeta; kun~o: samarbete; mal~ema: arbetsskygg, lat, slö; ~donanto: arbetsgivare; ~kapabla: arbetsför; ~loko: arbetsplats.

turkaj

~i: çalışmak; ~o: ; ~antaro: personel; ~ema: çalışkan; ~estro: şef; ~isto, : işçi; kun~i: işbirliği yapmak; kun~o: işbirliği; mal~ema: tembel; pri~i: şekillendirmek, biçimlendirmek; sen~a: işsiz; sen~eco 2.: işsizlik. ~ista klaso: işçi sınıfı.

volapukaj

~i: völigön; ~o: völig.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 5:12
3. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 8a UK en Kraków (1912-08-11)
5. Phillipson publike elpaŝis por Esperanto, Libera Folio
6. Lucija Borčić: Por la orfoj kaj plorantoj, La Ondo de Esperanto, 2002:6 (92)
7. Plena Ilustrita Vortaro
8. Montague J. Butler: Esperanto-English Dictionary
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. Plena Ilustrita Vortaro
11. Montague J. Butler: Esperanto-English Dictionary
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. Stefan Maul: k. a.: Deklingva manlibro pri politiko
14. E. Georgiev: Komputika teknologio helpos al la senlaboruloj, Monato, n-ro 05/2001
15. Montague J. Butler: Esperanto-English Dictionary
16. -: El Ĉinaj Gazetoj, El popola Ĉinio, 1998-03
17. Montague J. Butler: Esperanto-English Dictionary
18. S. Engholm: Vivo vokas, 1946
19. A. Dagmarsdotter: Vojaĝo suden, Monda Asembleo Socia, 2007-03-30
20. Montague J. Butler: Esperanto-English Dictionary
21. Montague J. Butler: Esperanto-English Dictionary
22. Plena Ilustrita Vortaro
23. Montague J. Butler: Esperanto-English Dictionary
24. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri ~i:
    Ŝajnus al mi pli logike ne kovri ĉiujn sencojn de ~i
    per la fako EKON kaj konservi ĝin nur por speciala faka
    senco (sub ~i aŭ ~o). [MB]
  
pri ~anto:
    Restas por klarigi la nuancon inter ~anto k ~isto. Ne temas pri tio,
    ke 
    la ~anto ~us neprofesie! Cetere en tiu artikolo mankas man~o,
    man~isto.
    [MB]
  

[^Revo] [labor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.45 2011/04/05 22:10:15 ]