tradukoj: fr pl pt

kvintal/o [1]

kvintalo

Mezurunuo de maso por peso de grandkvantaj komercaĵoj, diversvalora laŭ la landoj: Sankta Antonĉjo nun helpu – li komencis preĝi en si, – kvintalon da kandeloj mi bruligos por vi post hejmreveno [2].
a)
Cent aŭ centdekdu funtoj, proksimume kvindek kilogramoj.
b)
Cent kilogramoj: 449 kvintaloj en ĉiu areo de 135 kvadrataj kilometroj [3].

tradukoj

francaj

~o: quintal.

polaj

~o a: kwintal; ~o b: cetnar, centnar.

portugalaj

~o: quintal (unidade de massa).

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Julio Baghy: Kiel Mihok instruis angle, Dancu, marionetoj. - Budapeŝto, 1927
3. E. Ramos: ...horo de la resumo, Radio Sancti Spíritus, 2006-05-15

[^Revo] [kvintal.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2006/09/22 12:27:11 ]