tradukoj: be bg br cs de en fr hu nl pt ru

*mas/o

*maso

1.
FIZ Baza fizika grando, esprimanta la kvanton de materio en fizika korpo: la dimensioj de maso estas M0L1T0. VD:kilogramo.
2.
Iomo da materio, konsiderata kiel tutaĵo, ne atentante pri la eroj nek pri la formo: maso da gelateno; la malluma maso de la maro VD:bloko, amaso, kaĉo, pulpo

specifa maso, poa maso

FIZ[1]
=volumena maso

Rim.: Normale oni pli internacie diras denso2 ― pri kio, cetere, atestas la tradukoj. [Sergio Pokrovskij]

volumena maso

FIZ
Fizika grando, esprimanta la rilaton de la maso de difinita kvanto da substanco al ĝia volumeno: la volumena maso de akvo atingas maksimumon je 4°C; la dimensioj de volumena maso estas ML-3 kaj la mezurunuoj estas ekz-e g/cm³, kg/m³, ktp.
SIN:specifa maso, denso2VD:denso3
Rim. 1: Kvankam neinternacia, ĉi tiu termino havas super ĝia sinonimo „specifa maso“ la avantaĝon, ke ĝi klare indikas la du grandojn rolantajn en la koncerna kvociento, male al la idiomaĵa specifa.
Rim. 2: La ĉi-supra rimarkigo estas tre dubinda. Unue, la normale uzata kaj plej internacia termino estas la simpla kaj intuicie klara denso2. Due, konsentante pri la idiomaĵeco de „specifa“, necesas mencii la ekziston de pli klara kaj tre esperanteca poa. Trie, la ĉi-supre indikita „avantaĝo“ estas tre dubinda, ĉar ankaŭ la maniero esprimi derivaĵon aŭ kvocienton per epiteto ne estas internacia: oni apenaŭ divenus, ke tiel formita „tempa vojo“ estus „rapido“. „Volumena maso“ estas egale enigma. Aliflanke, en multaj forme similaj terminoj, ekz-e „gravita maso“, „inercia maso“ neniel temas pri kvociento per la epiteto (gravito aŭ inercio). [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~o: mass; specifa ~o, : density; volumena ~o: density.

belorusaj

~o: маса; specifa ~o, : шчыльнасьць; volumena ~o: шчыльнасьць.

bretonaj

~o: mas.

bulgaraj

~o: маса; specifa ~o, : плътност; volumena ~o: плътност.

ĉeĥaj

~o: hmota.

francaj

~o: masse; specifa ~o, : masse volumique, masse spécifique; volumena ~o: masse volumique, masse spécifique.

germanaj

~o: Masse; specifa ~o, : Dichte; volumena ~o: Dichte.

hungaraj

~o: tömeg; specifa ~o, : sürüség; volumena ~o: sürüség.

nederlandaj

~o: massa; specifa ~o, : dichtheid; volumena ~o: dichtheid.

portugalaj

~o 1.: massa (fís.).

rusaj

~o 2.: масса, груда, громада; ~o: масса; specifa ~o, : плотность; volumena ~o: плотность.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [mas.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2009/05/07 16:30:54 ]