tradukoj:
be br ca de en es fr hu la nl pl pt ru
*laŭr/o
*laŭro
-
Genro el familio laŭracoj
(Laurus), kreskanta en mediteranea
regiono, ĉiamverda arbo kun ledaj folioj kaj blunigraj
beroj, en la antikva tempo uzata por kroni venkintojn.
laŭroj
- 1.
-
Plurnombro de „laŭro“.
- 2.
- (figure) laŭrkrono
la laŭroj de la gloro;
laŭre kroni triumfinton;
rikolti laŭrojn (multe sukcesi).
laŭrokrono
-
Krono1.a
el laŭraj branĉetoj, kutima honorsigno ĉe la
antikvaj
grekoj kaj romianoj; metafore, simbolo de venko, sukceso,
merito:
(figure)
kion ajn fifamigan oni alie povis diri pri
„Jorike“, pro unu afero ĝi meritis
laŭrokronon: ĝi estis eminenta instrumajstro
[1].
fontoj
1.
B. Traven, tr. Hans-Georg Kaiser: La Mortula ŝipo,
Ĉap. 31a
[^Revo]
[lauxr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.25 2011/12/10 20:10:28 ]