tradukoj:
be cs de en es fr hu la nl pt ru
*kron/o [1]
*krono
- 1.
-
Cirklaĵo por meto sur la kapon de iu, sur la ekstremon de io:
- a)
-
kapornamo el kunplektitaj floroj, branĉetoj, folioj, en iuj
kulturoj militista, sporta aŭ civila honorsigno:
krono el oranĝaj floroj.
- b)
-
metala kapornamo, signo de moŝteco, precipe de
reĝeco en eŭropa kaj aliaj kulturoj:
markeza krono;
ŝi havis sur la kapo grandegan oran kronon, ornamitan per
briliantoj kaj karbunkoloj
[2].
la dorna krono (mokkrono de Jesuo)
[3].
diademo,
girlando,
ringo - 2.
- (figure)
Signo aŭ simbolo de merito, de sukceso:
krono de gloro estas la grizeco
(de maljunulaj haroj)
[4];
meti la kronon sur (sukcese tutfini) sian laboron;
brava virino estas krono por sia edzo
[5].
- 3.
- (figure)
Reĝeco, suvereneco:
aspiri al la krono;
la prerogativoj, bienoj, diamantoj, parolado de la krono
(reĝo).
Aŭstrala Krono
(CrA)
-
Sud-hemisfera stelfiguro
(Corona Australis).
Boreala Krono
(CrB)
-
Nord-hemisfera stelfiguro (Corona
Borealis).
kroni
(tr)
- 1.
-
Ornami per krono:
la junulinoj kronis siajn amikinojn per floroj.
- 2.
-
Ceremonie agnoski ies meriton aŭ atingon per surkapigo de
krono reala aŭ metafora:
kroni la laŭreaton en konkurso.
premii.
laŭrokrono
- 3.
-
Unuafoje ceremonie surkapigi
kronon1.b kiel signon
de la monarka potenco:
kroni reĝon, imperiestron.
- 4.
- (figure)
Rekompenci per atingo de rezulto:
la sukceso kronis lian penadon;
saĝuloj estas kronataj de klerecoZ;
se vi ne kronos mian konstantan amon, tiam mi ne valoros la
teran ekzistadon
[6].
- 5.
- (figure)
Esti supra (space) aŭ fina (tempe, proceze) parto de io:
kupolo kronas la palacon;
la vojeton kronis malluma, densa arbaroB;
girlandoj da floroj gaje kronis la kolonojn;
montoj kronitaj de eterna neĝo;
(frazaĵo)
la fino kronas la verkon
[7].
[^Revo]
[kron.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2009/09/16 16:30:58 ]