tradukoj: be br de en es fr hu nl pt ru

*maŝ/o

*maŝoTEZ

1.TEZ
TEKS Bukleto formita per interplektiĝo de la fadenoj en trikita teksaĵo aŭ en reto: kvindek maŝojn faru sur unu tapiŝo [1]. VD:nodo
2.
Malplena spaceto inter la plektitaj fadenoj de teksaĵo aŭ reto.
3.
Buklo, laŭvole streĉebla aŭ malstreĉebla, formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlevi, premsufoki kaj ceteraj: mi leviĝus tuj kaj ekirus... en subtegmenton kaj tie... en maŝon, aŭ dro... dronigus min [2].

maŝaroTEZ

=reto (figure) la maŝaro de tiu organizo implikas la tutan mondon.

dismaŝigi

Malstreĉi aŭ malfari la maŝojn de io: dismaŝigi ŝtrumpojn.

tradukoj

anglaj

~o 1.: loop, link; ~o 2.: mesh, interstice; ~o 3.: loop, knot; ~aro: mesh, net.

belorusaj

~o: пятля; ~aro: сетка.

bretonaj

~o: mailh; ~aro: rouedad.

francaj

~o: maille; ~aro: maillage; dis~igi: démailler, détricoter.

germanaj

~o 1.: Masche; ~o 3.: Schlinge; ~aro: Netz.

hispanaj

~o 1.: lazo, laza, lazada (de tejido); ~o 3.: asa, nudo; ~o: nodo; ~aro: red; dis~igi: desatar, descoser, deshilar, desanudar.

hungaraj

~o 1.: szem ; ~o: hurok; ~aro: háló; dis~igi: felfejt , felbont , szétbont .

nederlandaj

~o: steek; ~aro: net.

portugalaj

~o: malha (de tecido), nó corrediço, laçada, laço.

rusaj

~o: петля; ~aro: сеть; dis~igi: распустить (петли чего-л.).

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 26:5
2. V. Varankin: Metropoliteno

[^Revo] [masx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2011/12/01 21:10:09 ]