tradukoj: be ca de en es fr hu nl pt ru sk

1materi/o [1]

materio

1.
FIL Ĉio, kio ekzistas ekster la spirito: la mondo de la materio kaj tiu de la ideoj.
2.
Ia, precipe substanca, formo de materio: la viva, malviva materio; flueca, solida materio. SIN:materialo.

materia

Konsistanta el materio; koncernanta materion: FIZ materia punktoPIV (en kiu la tuta maso estas koncentrita); la materia mondo; JUR materia pruvo.

materiismo PIV

FIL Doktrino, laŭ kiu materio estas la principo de ĉio en la universo, ankaŭ de la ideoj, konscio, pensado. ANT:ideismo

materiisto

Ano de materiismo: li estas skeptikulo kaj materiisto, kiel preskaŭ ĉiuj medicinistoj [2].

blanka materio

FIZL=blanka substanco hipokampo ... konsistas el griza materio, kovrita en la entrikla surfaco per blanka materio [3].

griza materio

FIZL=griza substanco

malhela materio

AST Supozata kvanto de kosma materio, kiu ne estas observata sed laŭ kalkuloj ekzistas: per lia teorio ne necesas revi pri malhela materio [4].

historia materiismo

FILHISMAH Doktrino, laŭ kiu ekonomia bazo, plie ol ideoj, determinas la evoluon de la socia vivo. TUT:markismo

tradukoj

anglaj

~o: matter; ~a: material; ~ismo : materialism; ~isto: materialist; blanka ~o: white matter; griza ~o: gray matter; malhela ~o: dark matter; historia ~ismo: historical materialism.

belorusaj

~o 1.: матэрыя; ~o 2.: матэрыял, матэрыя; ~a: матэрыяльны; ~ismo : матэрыялізм; historia ~ismo: гістарычны матэрыялізм.

francaj

~o: matière; ~a: matériel (relatif à la matière); ~ismo : matérialisme; ~isto: matérialiste (phil.); blanka ~o: matière blanche, substance blanche; griza ~o: matière grise, substance grise; malhela ~o: matière noire; historia ~ismo: matérialisme historique.

germanaj

~o: Stoff, Materie; ~a: stofflich, materiell; ~ismo : Materialismus; historia ~ismo: Historischer Materialismus.

hispanaj

~o: materia; ~a: material; ~ismo : materialismo; historia ~ismo: materialismo histórico.

hungaraj

~o: anyag; ~a: anyagi, tárgyi; ~ismo : materializmus; historia ~ismo: történelmi materializmus. ~a punkto: anyagi pont, tömegpont; ~a pruvo: tárgyi bizonyíték.

katalunaj

~ismo : materialisme; historia ~ismo: materialisme històric.

nederlandaj

~o: stof, materie; ~a: materieel, stoffelijk; ~ismo : materialisme; historia ~ismo: historisch materialisme.

portugalaj

~o: matéria.

rusaj

~o 1.: материя; ~o 2.: материал, материя; ~a: вещественный, материальный, физический; ~ismo : материализм (филос.); historia ~ismo: исторический материализм. ~a punkto: материальная точка; ~a pruvo: вещественное доказательство.

slovakaj

~o: hmota; ~a: hmotný; ~ismo : materializmus; historia ~ismo: historický materializmus.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary
3. R. Feldman Gonzalez, trad. N. Kalusky k.a.: La nova paradigmo en psikologio, SAT-broŝurservo, [vidita en 2008]
4. H. Broadbent: Subite ne malrapide Tero ŝanĝiĝas, Mirmekobo, 2008-06

[^Revo] [materi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/04/30 12:25:47 ]