tradukoj: be de en fr hu nl pt ru

*material/o [1]

materialoTEZ

1.TEZ
Ĉio materia, kio estas necesa por iu ago: manĝmaterialojZ (nutraĵoj); ligno estas bona brula materialo [2].
a)TEZ
Krudaĵo el kiu oni povas produkti fabrikaĵojn: konstrumaterialo.
b)
Ĉio, kio estas necesa por funkciado de entrepreno, ekspluatado, ofico kc: materialo de muelejo, de segejo, de panfarejo.
2.TEZ
Ĉiuspecaj sciigoj, faktoj, datumoj necesaj por verki libron, raporton kaj ceterajn aŭ por fari spiritan laboron: la libro prezentos sufiĉe da materialo por legiZ; ĉerpi materialon el ies verkoB; materialo por raporto; tio donas materialon por pripensadoZ.

materialaTEZ

1.
Rilata al materialo: materiala provizo, manko, kvalito; la materialaj (fizikaj, korpaj) bezonoj.
2.TEZ
Rilata al la monrimedoj: sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapideZ; subteni materiale la aferonZ; materiala profito, malhelpoZ, privilegioZ; se la aŭtoro (Zamenhof) havus la materialan eblon, li kun plezuro prenus la tutan aferon sur nian propran respondecon, sed bedaŭrinde li la eblon ne havas [3]; materiale helpi iun. VD:mona, financa
3.TEZ
Materia, perceptebla por la sentumoj, videbla kaj palpebla: gravan forton materialan la ligo alportus al nia aferoZ; materiala mastro de Esperanto estas la tuta mondoZ; tio certigas al li la materialan sendependecon.

materialismoZTEZ

1.TEZ
Kondutmaniero celanta en la vivo korpajn plezurojn kaj materialajn profitojn: oni sekve povas pravigi la neceson agi juste eĉ je pure egoisma, materialisma vidpunkto [4]. ANT:idealismo
2.TEZ
(evitinde) =materiismo

materialistoTEZ

Homo serĉanta ĝuojn de la vivo, profiton, posedon de riĉaĵoj.

Historia materialismoTEZ

(evitinde)
=Historia materiismo

krudmaterialoTEZ

EKON Prilaborota materialo, krudaĵo2 kontraste al produkto: kia estas la krudmaterialo de duonkonduktantoj? [5]. VD:naturmaterialo

naturmaterialo, natura materialoTEZ

EKON Ĉia materialo trovebla en la naturo, sen homa estigo aŭ prilaborado: Valdorfpupoj estas faritaj ĉefe el naturmaterialoj [6]. VD:krudmaterialo

tradukoj

anglaj

~o: material; Historia ~ismo: historical materialism.

belorusaj

~o: матэрыял; ~a: матэрыяльны; ~ismo: матэрыялізм; Historia ~ismo: гістарычны матэрыялізм. konstru~o: будаўнічы матэрыял.

francaj

~o: matériau; ~a: matériel (adj.); ~ismo 1.: matérialisme (attachement aux choses); ~isto: matérialiste (subst., attaché aux choses); krud~o: matière première; natur~o, : matériau naturel, ressource naturelle.

germanaj

~o: Material, Rohstoff; ~a: materiell; ~ismo: Materialismus; Historia ~ismo: historischer Materialismus.

hungaraj

~o: anyag, matéria; ~a: anyag-, anyagi, materiális; ~ismo: materializmus, anyagelvűség; ~isto: materialista, anyagelvű; Historia ~ismo: történelmi materializmus. konstru~o: építőanyag.

nederlandaj

~o: grondstof, materiaal; ~a: materieel, stoffelijk; ~ismo 1.: materialisme.

portugalaj

~o: materialo.

rusaj

~o: материал; ~a: материальный, телесный, физический; ~ismo 1.: материализм (моральный). konstru~o: стройматериал.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
3. Zamenhof: OV, p. 64.
4. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Kiel naskiĝas ideoj?
5. K. Georgiev: De sablo ĝis ĉipo, Fokuso, 1987:1, p. 7a
6. Vikipedio, Valdorfpupo, 2010-12-17

[^Revo] [materi1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/11/28 23:10:08 ]