tradukoj: be bg de en es fr hu it nl pl pt ru

*17ide/o

ideoTEZ

Abstrakta koncepto de la spirito pri objektoj aŭ ecoj; pensaĵo, komprenaĵo: havi nenian ideon pri la muziko, pri justo kaj maljusto; vera, falsa, ĝusta, klara, malklara ideo; per asociado de la ideoj; ideoĉeno (ideasocio); riĉaĵoj tiel grandegaj, ke ne eble estas havi ideon pri ili [1]; ĉiuj tiuj ideoj dancas, valsas en mia cerbo; venis al mi en la kapon la ideo, ke...; bona ideo venas post la pereo [2]; la ideo pri arbo, Dio, lingvo internacia; ni ne scias, el kia lingvo Zamenhof prenis la ideon de la nedifina prepozicio je; entuziasmiĝi, batali, morti por ideo; la doktrino de Platono pri la ideoj. VD:bazo, esenco, fundo, fundamento, idealo, imago, kerno, koncepto

ideaTEZ

Imaga; ekzistanta nur en la spirito, sed ne en la realo: la idea mondo; idea riĉeco. VD:aera, ĥimera, subjektiva, vana

idearoTEZ

Sistemo de ideoj de homo aŭ de homgrupo: la plej terura idearo ligita kun la Fina Venko estas agado por la Tria Mondo [3]; peco da pano estas pli valora ol grandaj idearoj [4]. VD:doktrino

ideismoTEZ

FIL Filozofia sistemo, laŭ kiu la principo de la mondo estas ideoj: laŭ objektiva ideismo, kiel tiu de Hegel, materio ja ekzistas, sed estas aventuro de iu absoluta ideo; laŭ subjektiva ideismo, aŭ solipsismo, la mondo estas revo de individua subjekto. ANT:materiismo

ideistoTEZ

FIL Adepto de sistemo ideisma.

samideano

1.
Tiu, kiu havas komunan ideon, komunan celon kun aliaj.
2.
ESP Afabla ĝentiltitolo uzata inter esperantistoj, konsiderataj kiel kunlaborantoj pro la Interna Ideo: la esperantistoj sin salutas ordinare per la vorto „samideano“; estimata samideano (formulo komence de letero); samideane via (formulo fine de letero).

tradukoj

anglaj

~o: idea.

belorusaj

~o: ідэя, думка; ~a: ідэйны; ~ismo: ідэалізм (філяз.); ~isto: ідэаліст (філяз.); sam~ano: аднадумец, аднадумца, аднамысьнік.

bulgaraj

~o: идея.

francaj

~o: idée; ~a: idéal; ~aro: idéologie; ~ismo: idéalisme; ~isto: idéaliste; sam~ano: partisan.

germanaj

~o: Ahnung, Vorstellung, Idee; ~a: ideell; sam~ano: Gleichgesinnter.

hispanaj

~o: idea; ~a: ideal (relativo a la idea); ~aro: ideario, ideología; ~ismo: idealismo; ~isto: idealista.

hungaraj

~o: eszme, ötlet, idea; ~a: eszmei; ~ismo: idealizmus; ~isto: idealista; sam~ano: eszmetárs.

italaj

~o: idea; ~a: ideale (agg.); ~aro: ideologia; ~ismo: idealismo (fil.); ~isto: idealista (fil.); sam~ano 2.: samideano.

nederlandaj

~o: idee; ~a: denkbeeldig; ~ismo: idealisme; ~isto: idealist.

polaj

~o: idea, pojęcie, myśl; ~a: imaginacyjny, wymyślony (utworzony w wyobraźni); ~aro: ideały, ideologia; ~ismo: idealizm (filozoficzny); ~isto: idealista (wyznawca idealizmu); sam~ano: współideowiec (tutuł używany między esperantystami) .

portugalaj

~o: idéia; ~a: ideal (relativo a idéia; adj.); sam~ano 1.: co-idealista, correligionário; sam~ano 2.: samideano.

rusaj

~o: идея, мысль; ~a: идейный; ~ismo: идеализм (филос.); ~isto: идеалист (филос.); sam~ano: единомышленник . objektiva ~ismo: объективный идеализм; subjektiva ~ismo: субъективный идеализм.

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 7a
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. W. Zelazny: Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo, La Ondo de Esperanto, 200:03 (65)
4. Stellan Engholm: Al Torento, 1930

administraj notoj

pri ~o:
    Necesas apartigi la du sencojn „imago“ kaj 
    „ekpenso“.
    [Wolfram Diestel]
  
pri ~ismo:
    La vorto "solipsismo" aperanta en ekz mankas en Revo.
    [MB]
  
pri ide/o :
  Aldonendas drv pri la Interna Ideo.
  [Sergio]

[^Revo] [ide.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2012/02/10 09:10:09 ]