tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

4merkat/o

merkato

EKON Stato de aĉetpovo kaj aĉetemo pri iu komercaĵo aŭ borsa valoro: la kotonmerkato; tiu varo havas vastan merkaton; serĉi al si novajn merkatojn; la ĉina bilomerkato funkcias kiel barometro de la ekonomio [1]. TUT:ekonomio
Rim.: Merkato neniam signifas placon aŭ ejon.

merkatisto

EKON Esploristo de merkatoj helpanta difini produktojn taŭgajn por aĉetantoj: duono de la laboro estas helpado por reklamistoj kaj merkatistoj [2].

enmerkatigi

(tr)
EKON=surmerkatigi malperfektaĵoj ekzistas nur en la enmerkatigo [3].

surmerkatigi

(tr)
EKON Ekvendi novan produkton, aranĝante ĝian prireklamadon, liveradon, uzhelpon: eta kompanio, kiu surmerkatigis komputilan programon, kiu tuj tutmonde furoras, iĝas ege valora [4]. SIN:enmerkatigiVD:lanĉi

labormerkato

EKON Momenta kaj loka stato de dungemo, senlaboreco, salajroj: elastaj labortempoj kreis en la lastaj dek jaroj pli flekseblan labormerkaton [5].

nigra merkato

EKON Kontraŭleĝa merkato sen pago de vendimposto: ekzistas la mondo de la rapida mono, drogo-vendado, nigra merkato [6].

tradukoj

anglaj

~o: market.

belorusaj

~o: рынак (як эканамічная катэгорыя); labor~o: рынак працы.

francaj

~o: débouché commercial, marché; ~isto: marketiste, mercatiste; en~igi: commercialiser, lancer (un produit), mettre sur le marché; sur~igi: commercialiser, lancer (un produit), mettre sur le marché; labor~o: marché du travail; nigra ~o: marché noir.

germanaj

~o: Markt; ~isto: Marktforscher; en~igi: auf den Markt bringen; sur~igi: auf den Markt bringen; labor~o: Arbeitsmarkt; nigra ~o: Schwarzmarkt.

hispanaj

~o: mercado; en~igi: comercializar; sur~igi: comercializar; labor~o: mercado de trabajo.

hungaraj

~o: piac.

nederlandaj

~o: markt, afzetgebied; en~igi: commercialiseren, op de markt brengen; sur~igi: commercialiseren, op de markt brengen; labor~o: arbeidsmarkt; nigra ~o: zwarte markt.

portugalaj

~o: mercado (econ.).

rusaj

~o: рынок (экономическое понятие); en~igi: выпустить на рынок; sur~igi: выпустить на рынок; labor~o: рынок труда.

fontoj

1. Huang Tingsheng: La ĉina bilomerkato, Monato, jaro 2001a, numero 8a, p. 10a
2. Kronostar: Asistanto por ĝenerala direktoro, Eklaboru!, 2006-11-17
3. E. Georgiev: Aŭstrio: lando de ekologia kultivado, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 19a
4. R. Rotsaert: Piramidaj investoj..., Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 24a
5. E. Georgiev: Pli maljunaj, pli saĝaj..., Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 18a
6. J. Schram: Re: Mortpuno, soc.culture.esperanto, 1998-04-20

[^Revo] [merkat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2008/01/26 17:30:20 ]