tradukoj:
be br ca de en es fa fr hu nl pt ru
*mesi/o
*mesio
- 1.
-
En judismo kaj
kristanismo,
mistera reĝo, posteulo de reĝo Davido, kiun Dio per la
profetoj promesis sendi por savi Izraelon (kaj la mondon).
Rim.:
Laŭ la kristanoj, la mesio jam venis kaj identas kun
Jesuo Kristo;
laŭ judismo, li ankoraŭ ne venis.
Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al
li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston)
[1].
- 2.
- (figure)
Homo rigardata kiel bezonata savonto:
ni ne esperu la savon de ia ajn mesio
[2];
Nur pro ilia sango, oferoj kaj ĉagreno
Retrovas la honoron la pala Magdaleno,
Por naski novan idon, en la feliĉaj larmoj,
Mesion liberigan de la katenaj armoj...
[3].
mesianismo [4]
-
Kredo je mesio1.
mesiismo
- 1.
- mesianismo
- 2.
-
Kredo je eksterordinara, sava, mesia rolo de sia nacio,
klaso aŭ movado:
la aŭtoro mencias kaj priparolas diversajn erarojn kaj
misuzojn de patriotismo, naciismo kaj mesiismo
[5];
finiĝis la okdekaj jaroj, kaj ankaŭ finiĝis iu evento,
la marksisma mesiismo, kiu, dum sepdek jaroj, starigis
sin kiel la plej grandan kontraŭulon de kristanismo
[6].
[^Revo]
[mesi.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.24 2011/12/05 23:10:26 ]