tradukoj: be br de el en es fr he hu it nl pt ru sk sv zh

3jud/o

judoTEZ

1.TEZ
Homo, kiu devenas de la antikvaj Hebreoj: tiutage, frumatene, la najbaroj forpelis ĉiujn judojn el iliaj hejmoj al la foiroplaco[1]. VD:jido
2.
REL Homo, kiu havas la saman religion kiel la antikvaj Hebreoj: „La afero Jesuo kaj la Judoj“ [2].

juda

Rilata al judoj.

judaro

Ĉiuj judoj en iu loko aŭ tutmonde: ĝi [...] estis antitezo al la teorio de la asimilistoj, kiuj asertis, ke la judaro estas nek popolo nek nacio, sed sole religia komunumo [3].

judejoTEZ

En iama Eŭropo, parto de urbo, kie oni devigis la judojn loĝi.

judismoTEZ

REL Religio kaj religia kulturo de la judoj: mi diris al Kefas antaŭ ĉiuj: Se vi, estante judo, naciane vivas, kaj ne kiel judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laŭ judismo? [4]; fundamente kristanismo kaj judismo predikas la saman unusolan Dion [5]. SIN:judaismo

JudujoTEZ

GEOGHIS La pli suda parto de Palestino: foriris viro el Bet-Leĥem en Judujo, por pasloĝi en la lando de Moab [6]; Mi venigos sur ilin kaj sur la loĝantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne aŭskultis [7]; mi, prokuratoro, jam dek kvin jarojn servas en Judujo [8].

judkvartaloTEZ

[9]
=judejo

kontraŭjudismoTEZ

Rasismo kontraŭ judoj, malaprobo de ilia partopreno en komuna socio: pri kelkaj radikoj de la kristana kontraŭjudismo [10]. SIN:antisemitismo

tradukoj

anglaj

~o: Jew; ~a: Jewish; ~aro: Jewry; ~ejo: Jewish quarter, ghetto; ~ismo: Judaism; J~ujo: Judea; ~kvartalo: Jewish quarter; kontraŭ~ismo: antisemitism, anti-semitism.

belorusaj

~o 1.: жыд, габрэй, гебрай; ~o 2.: юдэй; ~aro: жыдоўства, габрэйства; ~ejo: гетта; ~ismo: юдаізм; ~kvartalo: гетта.

bretonaj

~o: Yuzev; ~a: yuzev; ~ismo: yuzevegezh; kontraŭ~ismo: enepyuzevouriezh.

ĉinaj

~o: 犹太人, tr. 猶太人 [yóutàirén].

francaj

~o: Juif (subst.); ~a: juif (adj.); ~aro: le peuple juif, juiverie; ~ejo: juiverie, ghetto; ~ismo: judaïsme; J~ujo: Judée; ~kvartalo: juiverie, ghetto; kontraŭ~ismo: antisémitisme.

germanaj

~o 1.: Jude, Hebräer; ~o: Jude; ~a: jüdisch; ~ejo: Judenviertel; ~ismo: Judaismus, jüdische Religion; ~kvartalo: Judenviertel.

grekaj

~ismo: ιουδαϊσμός.

hebreaj

~o: יהודי; ~ejo: רובע יהודי; ~ismo: יהדות; ~kvartalo: רובע יהודי.

hispanaj

~o: judío; ~ismo: judaísmo.

hungaraj

~o: zsidó; ~aro: zsidóság; ~ejo: zsidónegyed; ~ismo: judaizmus; ~kvartalo: zsidónegyed.

italaj

~o: giudeo; ~a: giudaico; ~aro: il popolo ebraico; ~ejo: ghetto; ~ismo: giudaismo, ebraismo; J~ujo: Giudea; ~kvartalo: ghetto; kontraŭ~ismo: antisemitismo.

nederlandaj

~o: jood; ~a: joods; ~aro: joodse volk; ~ejo: jodenwijk; ~ismo: jodendom; J~ujo: Judea; ~kvartalo: jodenwijk; kontraŭ~ismo: jodenhaat, antisemitisme.

portugalaj

~o: judeu; ~ejo: judiaria; ~ismo: judaísmo; ~kvartalo: judiaria.

rusaj

~o 1.: еврей; ~o 2.: иудей; ~a: еврейский, иудейский; ~aro: еврейство; ~ejo: гетто; ~ismo: иудаизм; J~ujo: Иудея; ~kvartalo: гетто; kontraŭ~ismo: антисемитизм.

slovakaj

kontraŭ~ismo: antisemitizmus.

svedaj

~o: jude; ~a: judisk; ~ismo: judendom; kontraŭ~ismo: antisemitism.

fontoj

1. Zofia Banet-Fornalowa: Kadiŝ por Jedwabne, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 18-20a
2. Peter J. Tomson, Rob Moerbeek trad.: La afero Jesuo kaj la Judoj. - Antverpeno: FEL, 2001
3. N. Z. Maimon: La cionista periodo en la vivo de Zamenhof, Nica Literatura Revuo, 3/4
4. La Nova Testamento, Al la Galatoj 2:14
5. Gerrit Berveling: Pri kelkaj radikoj de la kristana kontraŭjudismo (Peter J. Tomson, La afero Jesuo kaj la Judoj), Monato, jaro 2001a, numero 10a, p. 25a
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 1:1
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 36:31
8. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 26
9. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
10. Gerrit Berveling: Pri la dokumento "Dominus Iesus" de Vatikano , Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 18a

[^Revo] [jud.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2012/03/26 07:10:10 ]